Akademio Internacia de la Sciencoj
Respondoj al la plej oftaj demandoj pri AIS
Paderborn, 1996-05-31; München, 2000-10-11.

Kio estas AIS?

Kio AIS ne estas?

Kiel ekestis AIS?

Kiu subtenas la Akademion?

Kiel aligxi al AIS?

Kion faras AIS?

Kian stukturon havas AIS?

Kiel ricevi pli da informoj pri AIS?


Kio estas AIS?

La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino estas la komuna agadpodio de fake elstaraj kaj lingvopolitike progresemaj sciencistoj el la tuta mondo, kiuj celas internacilingve pliefikigi la esploron kaj instruon de cxiuj sciencoj, kaj pliproksimigi cxi tiujn al la tekniko kaj arto, per plibonigo de la internacia komunikado kaj de la interfaka kunlaborado.

La Membroj (MdAIS), same kiel la asociitaj, efektivaj membroj (AMdAIS) kaj la adjunktoj (AdAIS) apartenas al diversaj nacioj, kontinentoj, rasoj, religioj, lingvoregionoj kaj politikaj kampoj. La politika pluralismo de la apartenantaro garantias la striktan politikan neuxtralecon de AIS, krom la komuna strebado al ties ununura politika celo: realigi en la scienca mondo iom post iom la bazan homan rajton je komunikado sen malhelpo cxu pro lingvobaroj cxu pro lingvodiskriminacio.

AIS ne estas limigita al kelkaj sciencoj (tial gxi nomigxas ne "akademio de sciencoj", sed "de la sciencoj"), sed gxi estas principe malfermita al cxiuj kampoj de sistema esploro, en kiuj celataj kaj imageblaj estas ekkonoj validaj sendepende de lingva, rasa, politika, religia kaj alia aparteneco. Tial la sekcioj kaj fakaro de AIS, kvankam spegulanta la klopodon komplete klasigi laux modernaj vidpunktoj la sciencaron, nek enhavas la teologian nek analogan doktrinon de ajna religio, sed ja la komparan religisciencon kaj historisciencojn de la religioj.

AIS estas libera institucio en la libera respubliko San Marino, malgranda euxropa respubliko). La Sxtato San Marino donas juran bazon kaj materian helpon, sed ne tusxas la liberecon de la scienca instruado kaj esploro.


Kio AIS ne estas?

Kvankam la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) laux artikolo 4 de sia Statuto "zorgas speciale pri la aplikado de la Internacia Lingvo en la scienca komunikado kaj en kulturo", gxi nek volas nek povas anstatauxi la Akademion de Esperanto aux ajnan alian organizon de la Esperanto-movado.

Kvankam la ununura laborlingvo de la Senato, de la Gxenerala Asembleo kaj de la ekzamenkomisionoj de AIS estas ILo, la Internacia Lingvo de Doktoro Esperanto, la Statuto deklaras krome la kvar en la euxropa scienco plej tradiciricxajn etnajn lingvojn oficialaj lingvoj de AIS: la italan, francan, germanan kaj anglan lingvojn.

La gvidantoj de AIS estas konsciaj, ke la celoj de la Esperanto-movado transiras la celojn de la Akademio, kiuj ja estas limigitaj al la scienca kaj - duavice - teknika kaj arta laborkampoj. Tial AIS neniel celas konkurenci kun la Esperanto-movado aux altrudi ties kompletan kulturon kaj idealaron al la membroj kaj adjunktoj de la Akademio. Ne malmultaj akademianoj ja science uzadas la lingvon iniciitan 1887 de D-ro L. Zamenhof pro la precizeco, koncizeco, lernfacileco kaj neuxtraleco de cxi tiu plej sukcesa vivanta lingvo, sed ili ne sentas sin pro tio jam Esperantistoj.

Tiun sian ekstermovadecon AIS reliefigas respektante la kompromison proklamitan okaze de la solena malfermo de la "Unua Sanmarina Universitata Sesio" (SUS 1) la 28-an de decembro 1983: AIS uzas kiel nomon de la zamenhofa lingvo ne la psendonimon de la iniciatinto sed la originalan nomon "Internacia Lingvo" ofte mallongigite per "ILo".


Kiel ekestis AIS?

Pro instigo de sciencistoj el la "Euxropa Klubo" la sanmarina ministrino pri klerigo kaj kulturo, Fausta Morganti, prezentis proponon pri starigo de la Akademio, kiun la "Congresso di Stato" per sia decido n-ro 58 favore prijugxis la 19-an de majo 1983. La iniciatgrupo AIS de Euxropa Klubo preparis la unuan Sanmarinan Universitatan Sesion (SUS 1), per kiu la scienca laboro de AIS fakte jam en 1983 komencigxis, kaj dum kiu establigxis la Internacia Scienca Kolegio (ISK) plenumanta cxi sciencan laboron.

La 13-an de septembro 1985 okazis la oficiala fondo de AIS per cxeadvokata subskribo de la Statuto, kaj la 31-an de oktobro 1985 ("1685 post la fondo de la Respubliko") la Granda kaj Gxenerala konsilio de la Respuliko de San Marino aprobis la kadrolegxon pri la universitata instruado kaj institucioj de altgrada klerigado, kiu ebligas nun la sxtatan agnoskon de la instrua laboro de AIS sen tusxi ties internaciecon kaj sendependecon.

Tiel eblas, ke AIS, aplikante detalan ekzamenregularon, agnoskas surbaze de prijugxo fare de internacia komitato studojn kompletigitajn cxe universitatoj an aliaj altlernejoj per havigo de internacia sciencista grado: "bakalauxro" (Bac.) post almenaux 2 - 3 jara studado, "magistro" (Mag.) post almenaux 2 postbakalauxraj studjaroj, "doktoro" (Dr.) kaj "habilita doktoro" (Dr. habil.) pro posta esplorlaboro. Tiuj titoloj estas akireblaj ankaux originale per studado kaj ekzamenigxo okazante grandparte cxe docentoj de AIS.


Kiu subtenas la Akademion?


Kiel aligxi al AIS?

Al AIS apartenas – do estas 'AISanoj' – nur la Subtenaj Membroj (SMdAIS) kaj la de la senato nomumitaj ISKanoj (same kiel ITKanoj kaj IAKanoj). Bonvenas se ISKano samtempe ankaux estas Subtena Membro!

Aligxi kiel Subtena Membro:

Aligxi al ISK:

Aligxi al ITK:

Aligxi al IAK:


Kion faras AIS?

AIS plenumas

AIS regule okazigas


Kian stukturon havas AIS?

AIS dispartigxas en kvar Sektoroj:

La Scienca Sektoro estas dividita en ses sekciojn, gvidatajn de dekanoj.

Cxiu sekcio estas disdividita en tri aux kvar fakarojn, gvidatajn de fakarestroj.

La apartenantoj de la SciS


Kiel ricevi pli da informo pri AIS?


Prezidanta Sekretariejo
Aktualigoj de la Informofico