Premio Pirlot 2016
La Premio Germain Pirlot distingas sciencajn publikaĵojn, kiuj estas pliparte en Esperanto.
En 2016 ĝi unuafoje estis atribuita en pluraj apartaj kategorioj.
En ĉiu kategorio povas esti ĝis tri premiataj verkoj.
Ĉar dum pluraj jaroj la premio ne estis atribuita,
povis kandidati verkoj el ĉiuj ĉi tiuj jaroj.
La premiitaj verkoj de 2016 kaj iliaj aŭtoroj estas:
- Libroj
- Tatjana Auderskaja: La mondo en guto da akvo. Eldonejo Impeto, 2010.
- Yves Nevelsteen: Komputeko. Eldonejo Espero. 2012.
- Nikolao Gudskov: Origino de la vivo sur la Tero. Eldonejo Impeto, 2011.
- Artikoloj
- István Hegyi: Kooperado de la du hemisferoj. Medicina Internacia Revuo, 25 (100), junio 2013.
- Ivan E. Colling: Kelkaj konsideroj pri logikeco, reguleco, simpleco en lingvoj. GrKG/H, v. 56, n. 3, p. 109–135, septembro 2015.
- Joaquim P. Brasil-Neto: Transkrania magneta stimulado kaj transkrania elektra stimulado: aplikadoj en Neŭrologio kaj Psikiatrio.
Medicina Internacia Revuo, 26 (103), decembro 2014.
- Prelegoj
(la du unuaj prelegoj samrange havas la unuan lokon)
- Amri Wandel: La revolucio de Einstein, IKU-AIS 2015.
- Christoph Klawe: AlphaGo kontraŭ majstro Lee: artefarita inteligenteco kaj la homa cerbo kiel bazo de la biologia.
Prelego en la Luksemburga klubo.
- Orlando E. Raola: De acida pluvo ĝis pliacidigo de la oceanoj: Konsekvencoj de acid-bazaj ekvilibroj en la natura medio.
AIS-IKU-prelego
AIS gratulas al la premiitoj kaj dankas al la fondinto de la premio, s-ro Germain Pirlot, kaj al ĉiuj, kiuj kandidatis.
Por interesitoj jen la
regularo pri la Premio Germain Pirlot.
Stato: 2016-07-31