Filioj de AIS

Stato de 1999 rilate al regionaj grupoj kaj filioj de AIS:
KlarigojStato de 1999
Ne malhavebla por la starigo de filio estas kiel partnero de AIS San Marino regiona AIS-grupo, kiu ekzistas jure en la koncerna lando - cxu kiel memstara asocio cxu nur kiel difinita sekcio de tia asocio, sed kun propra regularo (almenaux en ILo, normale ankaux en la enlande oficiala lingvo), kiu ebligas al cxiuj tiulandaj membroj de la Subtena Sektoro aux de kolegio (ISK, IAK, ITK) de AIS sen aldona kotizpago aligxi. -- AIS-grupoj povas realigi regionajn studadsesiojn de AIS, sed ne finekzamenojn por la akiro de sciencista grado de AIS krom konforme al la AIS-regularo en landoj, en kiuj ekzistas AIS-filio. -- Landaj grupoj ekzistas (krom la iniciatinta grupo sanmarina) kaj havigis jam al la prezidanta sekretario sian internacilingvan statuton aux regularon en la jenaj landoj:
  • Germanio
  • Rumanio
  • Cxehxio
  • Slovakio
La fondoj de AIS Pollando kaj de AIS Meksikio okazis -- ambauxkaze internacilingva statuto estas ankoraux atendata. La fondo de AIS en Rusio (aux la Unio de Sendependaj Sxtatoj) ankoraux sxvebas. La fondo de AIS Italio estas prokrastita al nedifinita dato. AIS Brazilo (aux Sudamerika) eble okazos kiel malfermita sekcio de Fondajxo Simpozio Florianopolis. --
Ne malhavebla por la starigo de filio estas por AIS San Marino enlanda partnero, kiu estas agnoskita kiel komunutila [ne-profit-cela], laboras en la kleriga kampo universitateca (kondukanta almenaux al la nivelo de bakalauxreco) kaj povas disponigi la salonojn kaj instrumentojn necesajn por realigi SUS-ojn. Prefere cxi tiu partnero estu sxtata universitato, sed principe gxi povas esti ecx identa kun la region AIS-grupo, se cxi tiu dauxre disponas pri la neceaj ejoj kaj iloj,
  • En Pollando kontraktis kun AIS en cxi tiu senco la Teknika Universitato Byalistok, sed la kontrakto estas malfermita al aliaj polaj klerigejoj.
  • En Rumanio ekzistas kontrakto kun la Lucian-Blaga-Universitato Sibiu,
  • en Cxehxio kun la Karla Universitato Praha,
  • en Slovakio kun la Filozofo-Konstantin-Universitato en Nitra.
  • En Germanio tia kontrakto ne ekzistas.
  • En Rusio diversaj provizoraj interkonsentoj okazis.
  • En Florianopolis la fondo de universitateca klerigejo kadre de Fondajxo Simpozio estas planita.
  • Pri la situacio en Koreio mankas informo.
  • En San Marino mem la partnero por la realigo de SUS dekomence estis la ministerio pri publika instruado kaj kulturo; pro diversaj intertempe okazintaj sxangxoj nova solvo estas preparata lige al la renovigo de la sanmarina grupo.

1999-09-30
OProf. Dr. habil. Helmar Frank,
Prezidanto de AIS