Klarigoj pri

Filioj de AIS


  1. Nek jure nek fakte AIS-filio estas memstara organizo, sed projektita, reala kunlaboro inter AIS San Marino kaj partneroj jure ekzistantaj en la koncerna regiono. La kunlaboro unuavice inkluzivas la realigon de SUSoj en la koncerna regiono.
  2. Ne malhavebla por la starigo de filio estas kiel partnero de AIS San Marino regiona AIS-grupo, kiu ekzistas jure en la koncerna lando -- cxu kiel memstara asocio cxu nur kiel difinita sekcio de tia asocio, sed kun propra regularo (almenaux en ILo, normale ankaux en la enlande oficiala lingvo), kiu ebligas al cxiuj tiulandaj membroj de la Subtena Sektoro aux de kolegio (ISK, IAK, ITK) de AIS sen aldona kotizpago aligxi. -- AIS-grupoj povas realigi regionajn studadsesiojn de AIS, sed ne finekzamenojn por la akiro de sciencista grado de AIS krom konforme al la AIS-regularo en landoj, en kiuj ekzistas AIS-filio.

    (Komparu la staton de 1999.)

  3. Ne malhavebla por la starigo de filio estas por AIS San Marino enlanda partnero, kiu estas agnoskita kiel komunutila [ne-profit-cela], laboras en la kleriga kampo universitateca (kondukanta almenaux al la nivelo de bakalauxreco) kaj povas disponigi la salonojn kaj instrumentojn necesajn por realigi SUS-ojn. Prefere cxi tiu partnero estu sxtata universitato, sed principe gxi povas esti ecx identa kun la regiona AIS-grupo, se cxi tiu dauxre disponas pri la necesaj ejoj kaj iloj,

    (Komparu la staton de 1999.)

  4. Klerigejoj de AIS povas esti cxu memstaraj sxtataj aux privataj universitatnivelaj klerigejoj kondukantaj almenaux al bakalauxreco, cxu entreprenoj de AIS-filio. AIS agnoskas studadunuojn de siaj klerigejoj surbaze de aparta interkonsento. Se klerigejo de AIS havigas laux sia propra regularo sciencistan gradon, gxi estas adapte adoptebla laux la regularo de AIS kvazaux gxi estus sciencista grado havigita de enlanda, sxtata universitateca klerigejo.
  5. AIS realigas (normale kadre de sia tiea filio dum SUS) finekzamenojn cele havigon de sciencistaj gradoj (Bac., Mag., Dr., Dr. habil.) nur en landoj, en kiuj cxe koncernata minsterio aux cxe sxtata universitatnivela klerigejo anstatauxanta tian ministerion estas malfermita registro de la ricevintoj de tiaj gradoj. El la registro devas sekvi, ke gxi estas malfermita por certigi, ke la havigo de la koncernaj gradoj kaj ilia malkasxa uzado (publika "portado" fare de la ricevintoj) ne lezas enlandajn legxojn -- alivorte: ke la gradoj estas (aux almenaux estis je la tempopunkto de la malfermo de la registro) agnoskitaj en la koncerna lando almenaux tiusence, ke la portanto rajtas enlande diskonigi ilian ricevon (kvankam normale la titolo ne auxtomate rajtigas, komenci enlande konforman profesian laboron aux kandidatigxi al postenoj ekster universitatoj, akademioj kaj sciencaj asocioj). -

    Tia registro estas unue komencita en la ministerio de San Marino mem, poste ankaux en Pollando (cxe la Teknika Universitato Byalistok), Rumanio (cxe la Lucian-Blaga-Universitato Sibiu), Cxehxio (cxe la Karla Universitato Praha) kaj Slovakio (cxe la Filozofo-Konstantin-Universitato Nitra). Tio estis kaj restos necesa, cxar evidente absolute ne eblas, ke AIS havigus sciencistan gradon ekster San Marino kaj gxin enregistrus nur en San Marino mem -- kun la celo, tie akiri sxtatan agnoskon, kvankam nek ekzistis por la sanmarina ministerio la eblo, observi la ekzamenproceduron, nek evidentas, ke la proceduro kaj havigo de la grado konformis al la legxoj de la lando, en kiu tio okazis. Pro tio AIS neniam komencis okazigi en ajna lando finekzamenan laboron (precipe SUSojn), antaux ol ne estis de kompententa institucio (ministerio, sxtata universitato aux alia) konstatate kaj en la malfermota registro sciigate, ke la titoligo okazis lauxlegxe. AIS propraauxtoritate dauxrigas jam malfermitajn registrojn, sed neniam propraauxtoritate iun tian malfermas. Nepre rekomendindas do al la iniciatintoj de novaj filioj antauxa interkonsiligxo kun koncernata ministerio (kiel okazis post San Marino en Rumanio) aux kun sxtata universitato, kiu pri tio informas la ministerion.


1999-09-30
OProf. Dr. habil. Helmar Frank,
Prezidanto de AIS