Senato kaj oficoj de AIS 2004 - 2007


Prezidanto:
OProf. Dr. habil. Helmar Frank

La prezidanton anstataŭas la vicprezidanto. La prezidanto

  1. kunordigas la laboron de la senato,
  2. gvidas la kunsidojn de la senato kaj de la Ĝenerala Asembleo,
  3. enregistrigas kaj publikigas (kune kun la direktoro de la ekzamenofico) la agnoskitajn sciencistajn gradojn kaj titolojn,
  4. kontrolas (kune kun la vicprezidanto) la plenumitecon de la kondiĉoj por rangoplialtigo,
  5. subskribas kaj stampas la dokumentojn pri alvoko aŭ agnosko de sciencista grado,
  6. iniciatas kaj flegas novajn kontaktojn al eksteraj institucioj kaj elstaraj personecoj.

Vicprezidanto:
OProf. Carlo Minnaja dr.

La vicprezidanto ne havas anstataŭanton (en okazo de bezono transprenas liajn taskojn la prezidanto). La vicprezidanto estas direktoro de la Scienca Sektoro (SciS) kaj estro de la Internacia Scienca Kolegio (ISK). Krome li

  1. kunordigas la laboron de la dekanaro,
  2. akceptas (kun la prezidanto) novajn -- komence liberajn -- ISKanojn,
  3. instigas kune kun la dekanoj al plenumo de kondiĉoj por rangoplialtigo,
  4. kontrolas kune kun la dekanoj la enhavon de ISD,
  5. proponas al la prezidanto legitimajn rango-plialtigojn de ISKanoj kaj
  6. postulas protokoladon de sekcikunsidoj kaj elektadon de dekanoj kaj vicdekanoj.
    Dum la senata deĵorperiodo 2004-2007 la vicprezidanto krome
  7. flegadas la kontakton de AIS al la registaraj instancoj de la Respubliko de San-Marino.

Senatano pri financoj, direktoro de la financa ofico kaj trezoristo:
OProf. Bengt-Arne Wickström dr.

La financofico

  1. utiligadas la AIS-kontojn,
  2. kunlaboras kun la landaj aŭ regionaj sekcioj kaj asocioj pri financaj aferoj,
  3. admonadas la pagon de pagendaj kotizoj,
  4. varbadas novajn subtenajn membrojn,
  5. faras kaj kontrolas investojn,
  6. administras la fondusojn kaj pruntojn,
  7. administras la servobonhavojn,
  8. zorgas pri la librotenado,
  9. starigas la spezokalkulon kaj la bilancon laŭeble ĝis la marto de la sekvanta jaro,
  10. proponas al la ĜA la buĝeton por la sekvanta jaro kaj kontrolas ties plenumon,
  11. proponas al la Asembleo de la Subtena Sektoro la AKU-valoron,
  12. serĉadas novajn financajn rimedojn,
  13. kunlaboras kun la revizoraro,
  14. luprenas aŭ aĉetas buĝetkonforme laborlokojn (buroojn, kunvenejojn, instruejojn),
  15. kontraktadas kun landaj sekcioj aŭ asocioj aŭ kun aliaj eksteraj (precipe: jure memstaraj) organizoj pri eventuala transprenado de havaĵoj kaj taskoj de AIS.

Senatano pri protokolado, direktoro de la protokolofico kaj senata sekretario:
OProf. Dr. habil. Reinhard Fössmeier.

La protokolofico:

  1. daŭrigas kaj konservas la protokolojn de la ĜA kaj de la senato,
  2. zorgas pri la publikigado de ĉi tiuj protokoloj kaj de tiuj de la asembleo de SubS,
  3. daŭrigas kaj konservas la registron de la studadsesioj de AIS (datoj, lokoj, kursoj),
  4. starigas kune kun la dekanoj la SUS-programon,
  5. administras kune kun la trezoristo la SUSojn,
  6. transprenas la rutinan korespondadon.

Senatano pri ekzamenoj kaj direktoro de la ekzamenofico:
OProf. Hans-Dietrich Quednau dr.

Vicdirektoro: OProf. Eva Poláková

La ekzamenofico:

  1. antaŭpritraktas kandidatiĝojn,
  2. korespondas kun la kandidatoj kaj eventuale kun ekspertizantoj,
  3. starigas la unuopajn ekzamenkomitatojn kune kun la koncernaj dekanoj,
  4. organizas la ekzamenojn kune kun la koncernaj dekanoj,
  5. zorgas pri la starigo kaj havigo de la atestoj, pri la enregistrigo kaj pri la dokumentoj kaj
  6. konservas la ekzamenaktojn.

Konstantaj membroj de la ekzamenofico estas por la respektivaj sekcioj:

  1. OProf. Fössmeier
  2. OProf. Korĵenevskaja
  3. OProf. Minnaja
  4. OProf. Angstl
  5. OProf. Maitzen
  6. OProf. Lobin

Senatano pri la akademia strukturo kaj direktoro de la strukturofico:
OProf. Carlo Minnaja dr.

La strukturofico

  1. observas la agadon de la regionaj kaj landaj asocioj, kolektante protokolojn ktp.,
  2. kunordigas la kunlaboron de AIS kun landaj / regionaj asocioj en la filioj,
  3. kontraktas pri klerigejoj de AIS kaj kontrolas la kontraktplenumadon,
  4. prizorgas la Artan kaj Teknikan Sektorojn,
  5. zorgas pri laŭbezona nomumado de (vic)dekanoj kaj fakar(vic)estroj kaj
  6. administras aŭ administrigas lokajn instituciojn kaj akademidomojn.

Senatano pri studado kaj direktoro de la klerigofico:
OProf. Hans-Dietrich Quednau dr.

Vicdirektoro: OProf. Eva Poláková

La klerigofico

  1. daŭrigas la liston de la studentoj kaj donas studentajn legitimilojn,
  2. prizorgas la instrutekon,
  3. zorgas pri la plievoluigado de la studadplanoj de AIS,
  4. zorgas kune kun la senatano pri protokolado pri la dokumentado de (SUSecaj kaj aliaj) studadsesioj kaj atestoj kaj
  5. kontrolas kursojn kune realigitajn en klerigejoj de AIS.

Senatano pri esplorado kaj evoluigado kaj direktoro de la sciencofico:
OProf. Carlo Minnaja dr.

La sciencofico

  1. instigas al sciencaj kunlaborprojektoj sub la tegmento de AIS,
  2. kontrolas la realigadon de tiaj kunlaborprojektoj,
  3. konsilas pri ilia administradmaniero,
  4. kontrolas ilian taŭgan dokumentadon kaj
  5. reprezentas la akademion en la (kun-)okazigado de sciencaj konferencoj.

Senatano pri publikaj rilatoj kaj informado kaj direktoro de la informofico:
OProf. Dr. habil. Reinhard Fössmeier.

Vicdirektoro: OProf. Hans Michael Maitzen

La informofico

  1. nomumas kontaktpersonon al la organizoj de la Esperanto-movado (la kontakton al UEA flegadas dum la deĵorperiodo 2004-2007 vicdirektoro Maitzen),
  2. zorgas pri kontaktoj al eŭropaj kaj internaciaj institucioj,
  3. zorgas pri la publikigo de ISD kaj de la AIS-regularoj (dum la deĵorperiodo 2004-2007 kunlaboras kun la senatano pri akademia identeco),
  4. propagandas verkaĵojn el AIS kaj la "Acta Sanmarinensia" (tasko zorgata de OProf. Holdgrün),
  5. transprenas la informadon de la gazetaro,
  6. kontrolas enhave kaj formale la "Acta Sanmarinensia" (tasko zorgata de komitato starigata de OProf. Holdgrün),
  7. flegadas la kontakton al la Akademia Libroservo (tasko zorgata de OProf. Holdgrün),
  8. serĉadas alvokindajn scienculojn,
  9. varbadas studentojn, kandidatojn kaj partoprenantojn por SUSoj kaj
  10. zorgas pri la marketingo de AIS (oferto de AIS-aĵoj ktp.).

Senatano pri honorado kaj direktoro de la honoradofico:
OProf. Dr. habil. Helmar Frank

Vicdirektoro: OProf. Hans Michael Maitzen

La honoradofico

  1. plendas okaze de misuzado de titoloj aŭ de honoraj rajtoj,
  2. proponadas honorindajn personojn,
  3. preparas honorajn ceremoniojn,
  4. prizorgas la solenajn malfermojn kaj fermojn de SUS,
  5. zorgas pri aligoj al ArS kaj TeS,
  6. prizorgas la premion Pirlot,
  7. prizorgas la decan memorigon de mortintoj en ISD kaj
  8. zorgas pri digna interna komunikado kaj ekstera sinprezentado de AIS.

Senatano pri akademia identeco kaj direktoro de la identecofico:
OProf. Dr. habil. Helmar Frank

Vicdirektoro: OProf. Fabrizio Pennacchietti

La identecofico

  1. enarkivigas la plenajn protokollibrojn,
  2. dokumentadas la AIS-historion,
  3. observadas la plenumadon de la regularoj kaj de decidoj,
  4. zorgas pri flegado kaj aktualigo de AIS-tradicioj,
  5. prizorgas la okazigon de la Akademia Forumo dum SUS kaj
  6. zorgas pri la plievoluigo kaj prezentado de la rekomendoj kaj doktrinoj de AIS.

Stato: 2004-01-01