AIS ·
novaĵoj ·
2017
AIS aŭspicias la Trian Internacian Simpozion en Vroclavo (PL)
La konferenco okazas kadre de la Interkultura Majrendevuo
en Collegium Anthropologicum de la Vroclava Universitato.
Ĝi estas sub aŭspicio de la rektoro de la Vroclava Universitato, prof. dr hab. Adam Jezierski,
kaj de AIS.
La konferenco komenciĝas la 19-an de majo 2017 je la 12:00 horo
kaj daŭras ĝis la 18:00.
La programo havas du partojn:
- „Kiel kreskis Esperanto kaj ĝia kreinto” – prelegoj de esperantistoj
- „Vroclavo – pasintjara kultura ĉefurbo de Eŭropo” – prelegoj de famaj vroclavaj profesoroj
Kadre de la Interkultura Majrendevuo okazas precipe jenaj programeroj:
- 2017-05-17: Ekskurso al la subtera urbo Osówka kaj la preĝejo de la paco en Świdnica
- 2017-05-18: Ses laborsesioj (parte paralelaj) pri temoj literaturaj, artaj, ktp.
- 2017-05-18: Sesio 1 pri „la jaro de la lernanto“ (AMO-seminario)
- 2017-05-18: Koncerto
- 2017-05-19: Sesio 2 pri „la jaro de la lernanto“ (AMO-seminario)
- 2017-05-19: Tria Internacia Simpozio
- 2017-05-19: Monodramo „Ursula“ (filma prezentado)
- 2017-05-20/21: Kvina Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj
- 2017-05-22: Ekskurso, prezentado de laborsesiaj rezultoj
Pliaj informoj: