San-Marino: La Publika Palaco

La Publika Palaco troviĝas apud la Placo de la Libero, kun statuo de Libero.

Sur angulo de la palaco staras statuo de Sankta Marino, la legenda fondinto, kun la latina saluto "AVE MARINE LIBERTATIS FUNDATOR" (Saluton, Marino, fondinto de la libero). Marino estas, ekzemple sur sia baziliko, latine nomata ankaŭ "auctor libertatis", = "pliiganto de la libero"; sed eblas traduki ankaŭ la vorton "auctor" per fondinto ("aŭtoro").