San-Marino: La Tria Turo (Montale)

La tria kaj plej malgranda el la turoj de San-Marino nomiĝas "Montale"; kontraŭe al la du unuaj, kiuj estas veraj kasteloj, ĝi vere estas nura turo. Ĝia plano estas kvinangula, tamen ne formas regulan kvinangulon, sed pli-malpli kvadraton, al kies unu flanko oni aldonis triangulon.

Kontraŭe al la aliaj du turoj tiu turo ne estas vizitebla.