San-Marino: La Dua Turo (Cesta)

La dua el la turoj de San-Marino nomiĝas Itale "Cesta" (korbo) aŭ ankaŭ "Fratta" (arbustaro, vepro). Ĝi situas ne en la mure ĉirkaŭata historia centro, sed estas atingebla per dekliva vojo de la strato "salita alla rocca".

Jam estante ĉe la unua turo ne necesas reiri al la centro por atingi la duan; ligas ilin pado nomata "pado de la sorĉistinoj" (passo delle streghe". Ĝi estas tre ĉarma, sed laŭiras abismon de 150-metra profundeco; do ne taŭas por vertiĝemuloj.

Simila pado kondukas de la dua al la tria turo, tamen ĝi poste iĝas malpli firma kaj pli postulema pri ŝuoj kaj gamboj.