San-Marino: La Baziliko de la Sanktulo

La Baziliko de la Sanktulo estas, vidata de malsupre de la monto, unu el la kvar pintoj de la monto Titano; la aliaj estas la tri "turoj". "La Sanktulo" kompreneble estas S-ta Marino, la patrono kaj legenda fondinto de la urbo.

La konstruaĵo portas la latinan skribon "DIVO MARINO, PATRONO ET LIBERTATIS AUCTORE, SEN. P. Q." ("al la dia Marino, patrono kaj pliiganto de la libereco, [dediĉas] la senato kaj la popolo").