AIS · mapoj · Sibiu / Hermannstadt · Publika trafiko
Stato: 2011
Sibio posedas dekon da taksiaj kompanioj, kaj multaj taksiejoj troviĝas en la urbo. Kelkcent metrojn norde de la centra konstruaĵo de Universitato Lucian Blaga, antaŭ hotelo "Continental Forum" (eksa "Bulevard"), estas la plej granda taksiejo, kaj preskaŭ ĉiam oni trovas tie taksion.
La telefonaj numeroj de la taksiaj kompanioj estas troveblaj sur la informpaĝoj de la urbo pri la publika trafiko.
Sibio havas sistemon de aŭtobusoj (la trolebusa sistemo estis nuligita). Listo troviĝas sur la informpaĝoj de la urbo pri la publika trafiko.
Aktuale (2011) ne eblas aĉeti biletojn ĉe la ŝoforoj. Necesas akiri ilin ĉe la blankaj kiosketoj de la buskompanio Tursib, aŭ de gazet-kioskoj, kiuj tamen ne havas ĉiujn tipojn de biletoj. Ĉ kelkaj haltejoj ekzistas aŭtomataj vendiloj, ekzemple ĉe la fervoja stacidomo.
Por fremduloj estas praktika la uzo de "taga bileto" (rumane: legitimaţie zilnica, prononcu leĝitimAcje zIlnika), kiu validas tutan tagon por ajna nombro da veturoj ene de la urbo. Ĝi estas akirebla nur de la busaj kioskoj. Necesas tuj mencii la dezirata(j)n tago(j)n, ĉar la vendisto enskribas la daton. La tagajn biletojn oni ne stampas en la buso.
La urba retejo kaj la retejo de Tursib ofertas:
El la iama trama reto de Sibio restas nur unu linio, kiu trafikas inter la tombejo (suda rando de la urbo) kaj vilaĝo Răşinari. Ĝi havas la ŝercan nomon "fromaĝ-ekspreso". Ĉar ĝi veturas ekster la urbo, la tagaj biletoj enurbaj ne validas por ĝi.
(Indikoj sen garantio)