Situo de Sibiu / Hermannstadt (Rumanio)

Sibiu/Hermannstadt situas en centra Rumanio, en suda Transilvanio, centre de la distrikto Sibiu. Ĝin trafluas la rivero Cibin [Ĉibin], fluanta poste en la riveron Ort, kiu trarompas la Sudajn Karpatojn por atingi la Danubon. Ĝi do situas ĉe la enirpordo de la plej grava Karpata trairejo.

vojmontriloj

Sibiu havas konekton al la Eŭropa strataro per la strato E81 (sud-norda, Bukareŝto – Sibiu – Cluj-Napoca – Satu Mare) kaj E68 (orient-okcidenta, Braşov-Sibiu-Arad-Szeged). Fervojaj ligoj ekzistas al diversaj direktoj. Propra flughaveno ligas ĝin kun la ĉefurbo Bukareŝto, sed ankaŭ kun aliaj celoj, ekz. Cluj-Napoca, Timişoara kaj Munkeno (DE).


Indikoj sen garantio. Bonvolu konsideri, ke laŭ la aktuala Rumana ortografio la litero "î" ene de vortoj ne plu aperas kaj estas anstataŭata de "â", sed kelkaj loknomoj konservas la malnovan skribon.