Klarigoj al la klakebla urbomapeto de San-Marino


Cxi-sube vi trovas klarigojn pri kelkaj lokoj en la klakebla mapeto de la urbo San-Marino. Kiam vi klakas la koncernan lokon sur la mapo, la klarigo aperas.
La telfero (sxnurfervojo) inter Borgo Maggiore kaj la malnova centro de San-Marino helpas transi 150 metrojn da alteco. Atentu ke vespere post bela somera tago povas esti longa vico da turistoj atendantaj por iri malsupren, precipe cxe subita ekpluvo.

Ekzistas abon-biletoj por 12 veturadoj (informstato: 1998). Tiuj biletoj principe estas personaj, do ne dividebla en grupo, sed tre utilaj por plurtaga restado.


Borgo Maggiore, la urbeto piede de la monto Titano, enhavas muzeojn pri pulvaj armiloj, posxto kaj filatelio kaj pri Garibaldi, la unuiginto de Italio. Tie ekveturas la telfero al la urbo San-Marino. Ekzistas ankaux piedira vojo al la historia centro de San-Marino.
La historia centro de San-Marino estas sude kaj okcidente barata de muro; norde kaj oriente estas la krutaj randoj de la monto Titano. (Nordo estas proksimume maldekstre de la mapo.) Auxtoj ne estas permesataj en la centro; apude trovigxas parkejoj (pagendaj). Dum belaj someraj tagoj povas okazi, ke cxiuj parkejoj estas okupitaj; tiam la polico ne permesas supreniron per auxto. Al gastoj de tieaj hoteloj oni kompreneble permesas la alveturon.
La kavo de la arbalestistoj (G) (cava dei balestrieri) estas speco de scenejo. Dum la sxtataj festotagoj (1a, 2a kaj 3a de septembro) oni tie prezentas pafadon per arbalestoj kaj svingadon de flagoj.
La pordo de sankta Francisko estas la malsupra enirejo de la historia centro kaj eksa sidejo de la urba gardistaro. Dumtage antaux gxi staras afabla policano, kiu haltigas la auxtojn por ebligi al piedirantoj la transiron de la strato. Li (aux sxi) ne kontrauxas, ke oni fotu.
La registara aux publika palaco (H) estas la kunvenejo de la "Granda kaj Gxenerala Konsilio". Gxi estis konstruita el sxtono en la 15a jarcento. Antaux gxi estas la placo de la libereco, sur kiu dejxoras pitoreskaj gardistoj.
La placo Titano (B) (Piazza Titano) estas centra placeto atingebla de la pordo de sankta Francisko tra la strato "via Basilicius". Apud gxi situas la sxparkaso (monsxangxo, bankauxtomato) kaj malantaux tiu cxarma parketo. De tie oni per sxtuparo povas atingi la arbalestistan kavon.
Placo Garibaldi estas nomita laux Giuseppe Garibaldi, la "unuiginto de Italio", kies monumento staras apude. Iusence estas miraklo, ke Garibaldi lasis al San-Marino gxian memstarecon. Ebla kauxzo estas, ke San-Marino donis al li sekuran rifugxon, kiam lia aremo estis venkita de la Italaj princoj kaj li ne sukcesis rifugxi al la maro.

Apud la placo trovigxas vendejo de la sxtata oficejo pri posxtmarkoj kaj moneroj (aux pri "filatelio kaj numismatiko").


La sxtata informejo rande de la Placo de la Libereco donas ne nur informojn, sed kontraux modesta kotizo ankaux stampas San-Marinan vizon en la pasporton. Tiu vizo tamen ne havas praktikan signifon; gxi estas nur turisma memorajxo.

En la informejo estas publika telefono.


La unua turo (B), alinome "La Rocca" (la roko) aux "La Guaita", estas unu el la tri fortikajxoj sur la monto Titano. Gxi enhavas muzeon (de historiaj bataliloj) kaj estas vizitebla kontraux pago.

Laux mallargxa vojo, passo delle streghe (pasejo de la sorcxistinoj), eblas transiri al la dua turo sen iri malsupren al la urbocentro.


La dua turo (C), alinome "La Cesta" (la korbo) aux "La Fratta" (la vepro), estas unu el la tri fortikajxoj sur la monto Titano. Gxi enhavas muzeon (de pentrajxoj) kaj estas vizitebla kontraux pago. De la supro estas bela vido al la marbordo.
La tria turo (D), alinome "Montale", estas la plej malgranda el la tri fortikajxoj sur la monto Titano. Gxi havas kvinangulan formon; pro sia distanco de la historia centro, gxi situas pli trankvile ol la unua kaj dua turoj. Gxi ne estas interne vizitebla.
La baziliko de la sanktulo (E) estas kristana pregxejo en novklasikisma stilo, el la 19a jarcento. La "Sanktulo" kompreneble estas sankta Marino, la protektanto kaj legenda fondinto de la sxtato, kies relikvoj tie trovigxas. La baziliko estas unu el la kvar punktoj elstarantaj en la vido de la malsupra orienta flanko de la monto; la aliaj tri estas la tri "turoj".
La pregxejo de sankta Francisko (Q) estas la plej malnova de la urbo, el la 14a jarcento. Gxiaj portikoj enhavas pentrajxan kolekton.
La pregxejo de la kapucenoj (aux minoraj monahxoj) (S) devenas el la 16a jarcento kaj estas parto de monahxejo.
La busparkejo P1 estas ankaux la haltejo de la liniaj busoj inter San-Marino kaj Rimini. Somere estas busoj proksimume cxiuhore inter 8h00 kaj 20h00, sed ne estas horara takto (informstato: 1998). La buso ne havas pliajn haltejojn en la urbo; por atingi la historian centron necesas supreniri piede.
Cxe via del Voltone estas granda placo, parkejo P2 por turismaj busoj. Liniaj busoj tie ne haltas. Iam tie estis la fervoja stacidomo de San-Marino. Ankoraux videblas la enirejo de fervoja tunelo.

Iom malsupre de Borgo Maggiore, apud la strato al Rimini, staras historia vagono de la eksa fervojo.


La urbo San-Marino situas sur la Monto Titano; la stratoj supre en le mapo estas konsiderinde pli altaj ol la subaj. De Borgo Maggiore (en la valo) gxis la supro de la monto estas alteco-diferenco de pli ol 150 metroj. Kiu volas piede supreniri, prefere prenu ne la straton (kiu ne havas trotuaron), sed la sxtuparon (Costa dell'Arnella), kiu tamen ne tauxgas por infancxaroj kaj radsegxoj.
En la strato via Antonio Onofri estas multaj vendejoj kaj la cxefa posxtejo, la malsupra flanko donas vidon al la malsupraj urbopartoj. Onofri estis konata Sanmarinano, kiu parolis kun Napoleono okaze de ties restado en la respubliko.
Kinejo Turismo estas moderna konstruajxo iom ekster la historia centro.
En la strato via Piagge Superiore dum iom da tempo (1995) trovigxis la sidejo de la senato de AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj).
En la mezlernejo (scuola secondaria superiore) okazis kelkaj Sanmarinecaj Universitataj Sesioj de AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj).
En la hotelo (La Grotta) okazis kelkaj kunsidoj de AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj). Atentu ke ankaux en Borgo Maggiore trovigxas hotelo kun la sama nomo, ne konfuzu ilin.