Rimini: Gravaj kaj interesaj lokoj


Stacidomo. Rimini situas cxe la cxefa fervoja linio Bolonjo-Ankono (Bologna-Ancona). Krome ekzistas loka fervoja linio al Ravenna.
Busoj al San-Marino. Antaux la stacidomo haltas la urbaj auxtobusoj kaj ankaux la publikaj busoj irantaj al kaj venantaj de San-Marino. Pliaj haltejoj de cxi-lastaj estas cxe la Auxgusta Arko kaj somere ankaux cxe Piazza Tripoli, apud la maro.
Placo de la Tri Martiroj (Piazza Tre Martiri). Placo centre de la historia urbocentro. Tie ekveturas la gravaj urbaj buslinioj, interalie la trole-busoj, kiuj iras suden lauxlonge de la marbordo al Riccione, kaj la linio 4, kiu iras norden al Torre Pedrera, Bellaria kaj San Mauro Mare.
Posxto. La cxefa posxtejo situas proksime al la Auxgusta Arko (Arco d'Augusto).
Foirejo. La foirejo situas okcidente de la centro, cxe la strato "via della Fiera" (strato de la foiro), kiu kondukas direkte al San-Marino.
Stadiono. La stadiono situas sude de la centro.
Arko de Auxgusto (Arco d'Augusto). Antikva Romia monumento sude de la urbocentro. Apude estas la cxefa posxtejo kaj haltejo de la auxtobusoj al San-Marino.
Malatesta-Kastelo (Castello Malatestiano). La Kastelo de Malatesta situas cxe la okcidenta rando de la historia centro. Gxia nomo venas de la iam reginta familio Malatesta.
Tiberia Ponto (Ponte Tiberiano). La Ponto de Tiberio situas cxe la fino de la haveno, kiu iam estis la rivero Marekia, nun fluanta pli norde. Gxi originas el la Romia tempo.
Devojigita rivero Marekia (Marecchia). La rivero Marekia iam fluis tra la nuna haveno, sed nun estas devojigita pli nord-okcidenten. Tial ne plu fluas akvo tra la Tiberia Ponto.
Lumturo kaj pramo. Cxe la enirejo de la haveno staras lumturo. Cxe ties piedo estas pramo, kiu je modesta prezo transportas homojn trans la havenan basenon. Tio sxparas marsxadon de cxirkaux kvaronhoro, se oni celas atingi la restoracion nord-okcidente de la haveno.