Lublin

Lublin situas en orienta Pollando kaj estas ĉefurbo de la samnoma distrikto (vojevodio). Ĝiaj koordinatoj estas 22° 34' 13" de orienta longitudo kaj 51° 14' 13" de norda latitudo. Ĝi do situas proksimume sur la sama latitudo kiel Antverpeno, Lepsiko, Londono, Irkuck aŭ Calgary kaj sur la sama longitudo kiel Ateno, Sibio, Sofio kaj Kanango. La rektalinia distanco al Varsovio estas 150 km, al Kievo 570 km, al Prago 600 km, al Lvovo 190 km. (La vojaj distancoj, indikitaj ekzemple sur la urbaj informpaĝoj, estas kompreneble pli longaj.)

Kun 360.000 loĝantoj ĝi estas la plej granda Pola urbo oriente de Vistulo. La blazono de Lublin montras kapron kaj vinberujon sur ruĝa kaj vera fono.

En Lublino estas pluraj universitatoj, inter ili la politekniko (Politechnika Lubelska). Ĝia rektorejo (vidu la ĉi-supran bildon) troviĝas sud-okcidente de la historia centro, en strato Nadbystrzycka 38D (PL 20-618 Lublin). En la apuda Instituto pri Medi-protekta Inĝenieriko okazis la konferenco BUS 5 de AIS.

La rektorejo de la Politekniko

Turismo

La turisma paĝo de Lublino proponas diversajn rondirojn:

Lublin posedas kastelon el la 12a jarcento, urbodomon el la 14a jarcento kaj multajn aliajn historiajn konstruaĵojn, parte detruitajn dum la Dua Mondmilito kaj rekonstruitajn. La eniron al la historia centro regas la Kastela kaj la Krakova Pordegoj.

En la kvartalo Majdanek, sud-oriente de la centro, troviĝas eksa nazia koncentrejo kun memoriga ŝtata muzeo (Państwowe Muzeum na Majdanku). Ĝi situas ĉe strato Droga Męczenników Majdanka 67 ("vojo de la martiroj de Majdanek").

La urbaj retpaĝo ofertas urbomapon. Ankaŭ nia retejo proponas kelkajn mapetojn.

Kelkaj retligoj: