AIS · mapoj · Komárno · Kelemantia

Kelemantia

LEUKAIS

LEUKAIS, la "Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS", estas privata universitato nun fondata en Komárno. Ĝi estis nomita laŭ iama romia fortikaĵo proksime de la urbo (vidu malsupre).


Kelemantia situis norde de Danubo, oriente de la enfluo de Vago

Romia fortikaĵo Kelemantia

Kelemantia estis la nomo de romia fortikaĵo ĉe la norda (maldekstra) bordo de Danubo. De ĝi restas nur fundamentoj, elfositaj de arkeologoj. La tereno estas (senpage) vizitebla. Oni atingas ĝin de vilaĝo Izsa/Iža, de kiu ĝi distancas iom pli ol kilometron.

La kastelo estas proksimume kvadrata. Ĝia suda latero paralelas al rivero Danubo. Meze de ĉiu latero estis pordo. La situon de la muroj kaj konstruaĵoj montras la sekva skiza plano (fotita de surloka ŝtona plano).

La fortikaĵo estis proksimume kvadrata.
Sur la fundamento de la suda pordo stangoj indikas la iaman formon.

La plej granda el la kvar pordoj de la fortikaĵo estis la suda, je la flanko de rivero Danubo. Stangoj sur la fundamento indikas la iaman formon de la pordo. La bildo disponeblas en pli alta distingivo (225 KB).

La iama banejo situis en la sud-orienta angulo.

La iama banejo situis en la sud-orienta angulo de la fortikaĵo. La bildo disponeblas en pli alta distingivo (300 KB).