Komárno (SK)

Komárno / Komárom situas ambaŭflanke de la rivero Danubo. La norda parto (Komárno) nun apartenas al Slovakio (SK) kaj estas dulingva (hu+sk), la suda (Komárom) apartenas al Hungario (HU) kaj estas hungarlingva. Pri la situo komparu la mapo-skizojn.

En ambaŭ partoj konserviĝis fortikaĵoj, parte viziteblaj.

En la centro de Komárno situas la Klapka-placo (Hungare Klapka tér, Slovake nam. gen. Klapku). La sekvaj bildoj montras kolonon apud la placo. Unu el ĝiaj celoj estis, kiel en multaj landoj de iama Habsburgio, danki pro protekto kontraŭ la pesto. Apud la placo situas ankaŭ la urbodomo.

Okcidente de Klapka-placo staras kolono kun statuoj Pesta kolono en Komárno urbodomo de Komárno, dumnokta

Proksime de Klapka-Placo situas la Eŭropa Korto (Europa-udvar, Nádvorie Európy), ĉe kiu oni konstruigis domojn en la stiloj de diversaj Eŭropaj landoj. La placo estu simbolo de Eŭropa kunlaboro kaj kunvivado. Ĝi estas senaŭtomobila. Disponeblas plano de la korto.

La Eŭropa Placo   La Eŭropa Placo   Ĉe la suda enirejo de la Eŭropa Placo staras ligna pavilono

La rivero Danubo iam disbranĉiĝis apud Komárno, formante insulon. Tiu insulo estas nun ligita al la Slovaka flanko, tiel ke la nordan riverbrakon trafluas nur malmulte da akvo el kanalo. La grandan sudan riverbrakon transiras la Elizabeta Ponto, liganta Slovakion kaj Hungarion. Jen du fotoj prenitaj de sur la ponto. La unua montras la urbon Komárno, la dua kargo-ŝipojn, dekstre la Elizabetan Insulon kaj fone la fervojan ponton inter Komárom kaj Komárno.

De la Elizabeta Ponto oni vidas grandan parton de Komárno   De la Elizabeta Ponto oni vidas fone la fervojan ponton

Konsileto por vizitontoj: Komárno kaj la moskitoj