Iom pri Karlovo (BG)

La nomo de la urbo deriviĝas de ĝia iama Turka estro, princo Kaarlazade Iala Ali (ĉ. 1400). La urbo havas ankaŭ la honoran nomon Levskigrad, honore al la nacia heroo Vasil Levski, tie naskita en 1837, kiu rezistis al la Turkoj kaj estis ekzekutita en 1873.

La regiono ĉirkaŭ Karlovo estas fama interalie pro la tie kultivataj rozoj kaj la oleo produktata el la petaloj. Je la unua dimanĉo en junio okazas granda rozo-festo.

Zamenhof-strato en Karlovo

Laŭ informoj pri Zamenhof-/Esperanto-Objektoj Karlovo de 1963 havas straton dediĉitan al d-ro Zamenhof. Ekzistis ankaŭ Esperanto-Strato, sed oni ŝanĝis ĝian nomon, ĉar Esperanto elvokas socialismon. Zamenhof-Strato troviĝas iom norde de la urbocentro kaj estas flanka strato de Parĉeviĉ-Strato.

Turo de la preĝejo<br />de la Sankta Dipatrino Fontano en Karlovo
Turo de la preĝejo
de la Sankta Dipatrino
Fontano en Karlovo

Internacia Universitato Karlovo

En Karlovo troviĝas Internacia Universitato Karlovo (IUK), kiu instruas studentojn pri turismiko. IUK estas klerigejo de AIS kaj parte instruas en ILo. En Karlovo IUK havas ĉ. 50 studentojn kaj pliajn 150 en Burgas.

La domo de IUK, ĉeangula kun tureto, blua kaj blanka

La domo de IUK situas ĉe Otec-Paisij-Strato, kontraŭe al la preĝejo de S-ta Nikolao. Otec-Paisij-Strato estas flanka strato de Aleksander-Stambolijski-Strato, kiu ligas la stacidomon kun la urbocentro. Proksime troviĝas Placo Vasil Levski kun granda monumento kaj la preĝejo de la Dipatrino. Ankaŭ la busstacidomo situas nur kelkajn minutojn for.

Nur kelkdek metrojn de IUJ situas ŝtono, kiu markas la geografian centron de Bulgario.

la kirko de Sankta Nikolao kun aparta sonorilturo
La preĝejo de Sankta Nikolao antaŭ IUK

La retejo www.karlovo.net montras fotojn pri Karlovo. Bedaŭrinde la retkonekto ofte estas iom malrapida.