Leciono 6

Numeraloj. La sufiksoj -on-, -obl-,

demando-vortoj kiom da, (je) kioma

 

La bazajn, plej simplajn, numeralojn vi jam konas (=scias). Rememoru kaj nomu (prononcu): 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 13, 17, 28, 29, 67, 15000. Ĉu vi sukcesis? (= Ĉu vi respondis ĝuste?) Tre bone! Nun legu kaj kontrolu viajn respondojn:

1 - unu, 2 - du, 3 - tri, 4 - kvar, 5 - kvin, 6 - ses, 7 - sep, 8 - ok, 9 - naŭ, 10 - dek, 13 dek tri, 17 = dek sep, 28 = dudek ok, 29 - dudek naŭ, 67 - sesdek sep, 15000 - dek kvin mil. Gravaj ciferoj estas 0 (nul) kaj 100 (cent). Estas kvantaj numeraloj.

Same kiel en matematiko, la nulo en plurciferaj nombroj ne estas prononcata: 207 estas prononcata ducent sep. Ankaŭ la cifero 1 de plurciferaj nombroj ne estas prononcata, krom se 1 estas la lasta cifero. Prononcu 1983 tiel: mil naŭcent okdek tri kaj 2001 tiel: dumil unu.

Ni opinias, ke nun vi jam mem povas formi la plurciferajn numeralojn. Provu prononci kaj skribi: 76, 948, 5537. Dankon!

 

La ordaj numeraloj, samkiel adjektivoj, karakterizas substantivon kaj havas la finaĵon -A, al kiu en pluralo aldoniĝas -J kaj en akuzativo - -N:

La kvarA homo, kiun ni renkontis, estis la docento Murakami.

La kvincent kvindek kvinA sukcesa studento ricevos premion.

En la jaro 2005-A abiturientoj de la tuta mondo deziros studi en UNI-KEL.

La granda fizikisto Alberto Einstein naskiĝis en la jaro 1879 kaj mortis en la jaro 1955-A.

La aŭtoro de Esperanto Ludoviko Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro 1859.

La unuAJ prelegoJ de profesoro Frank estis tre sukcesaj.

En la 30-AJ jaroJ en Eŭropo estis komplika politika situacio.

Mi forgesis (=ne memoras) la 28-AN literoN de la ILo-alfabeto.

Ni tre bone plenumis la unuAJN kontrolajn taskoJN.

El kvantaj numeraloj eblas facile (= senprobleme, simple) fari substantivojn: necesas nur aldoni la finaĵon -O: unuO, triO, dekO, dektriO, centO, milO ktp: Tio okazis antaŭ cento da jaroj. Du dekoj da homoj jam pasis la ekzamenon. En la universitato studentoj ricevas studunuojn (=studajn unuojn).

 

Por formi frakciojn, ILo havas la sufikson -ON-: 1/3 estas prononcata unu triono, 5/8 estas kvin okonoj, 1/2 de 60 estas unu duono de sesdek ktp. Atentu la ekzemplojn:

Mi havas nur duonON de la domo.

Mi ricevis nur (unu) kvaronON de la elektronika mesaĝo.

Faru nur la duAN trionON (=1/3) de la tasko.

En ILo estas du duonvokaloj - Jo kaj Ŭo.

 

La sufikso -OBL- estas uzata por multobligo:

3x5=15 - kvinoble tri estas dek kvin

10x10=100 = dekoble dek estas cent.

Li (=homo) faris trioblan laboron. Necesas multobligi la manuskripton por la tuta grupo. La kurzo de dolaro altiĝis kvinonoble.

 

La demando por ordaj numeraloj estas kiu, por aliaj - kiom kun prepozicio de kvanta genitivo da:

Kiu kabineto estas via? - La kvinA.

Kiom da mono vi havas? - Mi havas 350 eŭroJN.

Kiom da kilogramoj pezas la aparato? - 48 kilogramoJN.

Kiom da kilogramoj pezas la aparato? - Multe da kilogramOJ.

 

Atenton! DA funkcias, se temas pri kvanto, ne difinita per numeralo!

Komparu: Maria havas tri infanojn (konkreta kvanto, precize difinita per la numeralo 3). Maria havas kelke DA infanoj (nekonkreta kvanto, neprecize difinita per adverbo kelke). Same:

En tiu ĉi duonjaro ni studas nur kvar (4) novajn studobjektojn.

En tiu ĉi duonjaro ni studas ne multe da studobjektoj.

Mi ne havas multe da tempo.

Mi havas nur duonon da horo.

Mi havas nur tridek (30) minutojn.

Li kolektis dekojn da kompakt-diskoj kun klasika muziko.

Li havas ne sufiĉe da mono (=eŭroj, dolaroj ktp) por aĉeti novan domon en Kanarioj (=Kanariaj insuloj).

Ni aĉetis du (2) kilogramojn da bananoj kaj tri botelojn da minerala akvo.

 

Se temas pri tempo, necesas uzi la demandovorton kioma:

Kioma horo estas nun? -

- Nun estas la 16-a (horo) kaj 35 (minutoj).

Je kioma horo komenciĝas la prelego de profesoro Frank? -

- La prelego komenciĝas je la 15-a precize.

 

TASKOJ al la leciono 6.

 

A.  Kompletigu la frazojn. Komparu viajn rezultojn kun la ekzemploj de la leciono. La aldonitaj de vi vortoj povas ne esti la samaj laŭ la signifo, sed devas esti la samaj laŭ la gramatika formo.

En tiu ĉi _________ ni studas nur ________ novajn studobjektojn.

En tiu ĉi duonjaro ni studas ___________ studobjektoj.

Mi ne havas __________ tempo.

Mi havas nur _____________ horo.

Mi havas nur ___________ minutojn.

Li kolektis _________ kompakt-diskoj kun klasika muziko.

Li havas __________ mono por aĉeti novan domon en Kanarioj.

Ni aĉetis ______________ bananoj kaj ___________ minerala akvo.

__________ estas nun? - Nun estas _______________________.

________ horo komenciĝas la prelego de profesoro Frank?

La prelego komenciĝas __________ precize.

 

B.  Kompletigu la frazojn.

1. Prelegoj en la universitato komenciĝas je _______________.

2. Je ________ horo ni havos interlecionan paŭzon?

3. La _____ frazo de la _____ leciono estas Vi estas studentoj.

4. ..... naskiĝis en la jaro ______(_______________________).

5. ____________(=1/3) de la prelegoj estos en Esperanto.

6. Mi jam havas _______________(=3/4) de la studunuoj.

7. Ĉu vi scias, _________ jaroj pasis ekde la lastaj Olimpikaj ludoj?

8. En kiu jaro okazis la lasta tutmonda ĉampion-konkurso pri futbalo?

9. Necesas mult_____ tiujn dokumentojn.

10. _________________(=4x9) estas _______________ .

11. La studentoj kolektis ne sufiĉe _____ studunuoj dum tiu ĉi sesio.

12. Ni aĉetis 5 litrojn ____ lakto kaj botelon ___ kefiro.

 

C.  Respondu al la demandoj.

1. Kiujn bazajn numeralojn vi konas?

2. Ĉu vi sukcesas ĝuste skribi kaj prononci plurnombrajn numeralojn?

3. Ĉu vi jam mem povas formi plurciferajn numeralojn?

4. Per kio la ordaj numeraloj similas al (=estas samaj, kiel) la adjektivoj?

5. Kiuj estas la literoj D kaj Ĵ (prononcu: do, ĵo) en la ILo-alfabeto?

6. Per kio la literoj J kaj Ŭ (prononcu: jo, ŭo) diferencas de aliaj vokaloj?

7. Kiom da gramoj pezas duono da pan-bulko?

8. Je kioma horo komenciĝis nia leciono?

9. En kiu dato naskiĝis Ludoviko Zamenhof, la aŭtoro de ILo?

10. En kiuj jaroj vivis la granda fizikisto, laŭreato de la Nobel-premio Alberto Einstein?

11. En kiu dato kaj en kiu jaro vi naskiĝis?

12. Kiom da mono (=eŭroj, dolaroj, kronoj, forintoj ktp) vi havas nun? Ĉu tio ne estas sekreto?

 

D.  Skribu via(j)n telefonnumero(j)n kaj tri telefonnumerojn de viaj kolegoj. Legu tion, kion vi skribis!

 

E.  Traduku la vortojn de la 6-a (sesa) leciono

 


Alberto Einstein

aldoniĝas

aldonitaj

altiĝis

aparato

aĉeti

aĉetis

aŭtoro

banano

botelo

bulko

cent

cento

ĉampiono

da

Dankon!

dato

decembro

deko

dekoble

dektrio

devas

deziros

diferencas

difinita

docento

dokumento

dolaro

domo

duonjaro

duono

ekde

estos

eŭro

facile

faru

forgesis

forinto

frakcio

funkcias

futbalo

gramo

horo

insulo

interleciona

jaro

je kioma

Kanarioj

karakterizas

kefiro

kelke

kiom

kiom da

kioma

klasika

kolektis

komenciĝas

komenciĝis

kompakt-disko

komplika

konas

konkurso

kontrola

krono

kurzo

kvanta

kvarono

kvinoble

laŭreato

legu

litro

ludo

Ludoviko Zamenhof

manuskripto

mem

milo

minerala

minuto

mono

mortis

multe

multobligi

multobligo

muziko

naskiĝis

nekonkreta

Nobel-premio

nulo

-obl-

okazis

okono

Olimpikaj ludoj

-on-

opinias

orda

pan-bulko

pano

pasis

paŭzo

pezas

plenumis

plurciferaj

politika

povas

precize

premio

prononcata

provu

renkontis

rezulto

ricevos

sekreto

senprobleme

similas

skribis

studi

stud-unuo

sufiĉe

sukcesa

sukcesas

telefonnumero

tempo

tiuj

trio

triobla

triono

tuta

tutmonda

unuo

uzata

vivis