LECIONO 5.

Adjektivo

Komparativaj adverboj pli ... ol kaj plej

Prefikso mal-

Demando-vortoj kia, kian, kiaj, kiajn.

 

Ĉu vi scias, kio estas adjektivo? Diru - "Jes!" aŭ "Ne!". Certe, vi diras "Jes". Ja vi memoras el la enkonduka leciono 1, ke adjektivoj estas la vortoj bazaj kaj internacia. En aliaj lecionoj vi jam renkontis multajn aliajn adjektivojn, ekzemple, en la nuna leciono 5: enkonduka, aliaj, aliajn, multajn, nuna. Kaj jen kelkaj adjektivoj el aliaj lecionoj: nova, gramatika, difina, angla, ekzotikaj, kazaj, ĉefa, lasta, grava, propra ktp. Ĉu vi bone komprenas la vortojn? Ĉu vi jam komprenis, kiel formi la adjektivon el substantivo? Jes, vi pravas (=via ideo estas ĝusta): necesas anstataŭ la finaĵo -O uzi la finaĵon -A. Ĉar ĉiuj adjektivoj en singularo havas la finaĵon -A. Kaj kiun finaĵon havas adjektivoj en pluralo? Tute ĝuste - la finaĵon -J, samkiel la substantivoj: aliaJ, multaJ, kazaJ, ekzotikaJ. Ĉar la adjektivoj plene akordiĝas al substantivoj:

novA gramatikA regulO → novAJ gramatikAJ regulOJ

elektronikA leterO → elektronikAJ leterOJ

fizikA leĝO → fizikAJ leĝOJ ktp.

Same pri kazoj. Adjektivo ĉe substantivo en akuzativo ankaŭ havas akuzativan formon - la finaĵon -N:

Mi spektis novAN filmON.

Ni scias la fizikAN leĝON.

Ni scias fizikAJN leĝOJN.

Ni komprenas gramatikAJN regulOJN.

Mi legis multAJN interesAJN romanOJN.

 

La prepozicioj, kiuj formas aliajn kazojn, staras antaŭ la vortkombino "adjektivo-substantivo":

En la novA universitato ni okupiĝas pri multAj interkulturAj studobjektoj. Ktp.

 

Adjektivo havas specialajn vortojn por formi komparojn.

A. PLI ... OL, MALPLI ... OL

Komparu la frazojn:

1. Fiziko interesas min PLI OL literaturo. =

Min PLI interesas fiziko, OL literaturo.

En la frazoj (1) ni ŝanĝis nur la vort-ordon, la signifo (=ideo) de la frazoj ne ŝanĝiĝis (=restis la sama).

En la sekvaj frazoj (2) aperas aliaj vortoj, sed la signifo, la baza ideo de la frazoj, restis la sama, kiel en la unuaj frazoj (1):

2. Literaturo interesas min MALPLI OL fiziko.

Min MALPLI interesas literaturo, OL fiziko.

Komparu plu, per aliaj ekzemploj:

3. La matematiko estas PLI ekzakta scienco, OL la historio.

La historio estas MALPLI ekzakta scienco, OL la matematiko.

4. Mi havas PLI novan lernolibron, OL vi.

Vi havas MALPLI novan lerno-libron, OL mi.

 

B. PLEJ

Adverbo plej signifas absolute (mal)altan gradon. Jen kelkaj ekzemploj kun plej:

1. La lago Balaton estas la plej granda en la Centra Eŭropo.

Matematiko estas la plej ekzakta scienco.

2. La studento Ivanov estas la malplej alta en nia grupo.

Psikologio estas la malplej ekzakta scienco.

3. La lago Balaton estas la plej granda el ĉiuj (aliaj)

lagoj en la Centra Eŭropo.

Matematiko estas la plej ekzakta el (ĉiuj) sciencoj.

4. La studento Ivanov estas la malplej alta el ĉiuj studentoj de

nia grupo.

Psikologio estas la malplej ekzakta el la sciencoj.

Ĉu vi komprenis, kiel funkcias la komparaj vortoj pli (ol) kaj plej (el)?

Ĉu vi komprenis ankaŭ la signifon de la prefikso MAL-?

La prefikso mal- prezentas ideon, logike kontraŭan al tiu, kiun prezentas la radiko: paco - malpaco (=milito), nova - malnova, alta - malalta, longa - mallonga, utila - malutila, logike - mallogike, antaŭ - malantaŭ, konstrui - malkonstrui ktp. Rezulte aperas antonimoj.

Antonimo estas vorto, rekte kontraŭsignifa al alia.

 

Jen tri linioj:

______ (1)

______________ (2)

______________________________ (3)

 

La linio 3 estas longa. La linio 1 estas mallonga. La linio 2 estas pli longa, ol la linio 1. La linio 3 estas pli longa, ol la linioj 1 kaj 2. La linio 3 estas la plej longa el ĉiuj tri linioj. La linio 1 estas la plej mallonga inter la tri linioj.

Ĉu vi bone komprenis? Gratulojn! Estas tre simple, ĉu vere?

 

Demando-vortoj por adjektivoj estas kiA en singularo kaj kiAJ en pluralo:

KiA respondo estas bona? - La ĝustA.

KiAJ respondOJ estas bonAJ? - La ĝustAJ.

Kia demando, tia respondo. Kiaj taskoj, tiaj solvoj.

Kia estas la ILo-kurso de la profesoro Frank? - Pli mallonga, ol kursoj de aliaj profesoroj.

KiAN notON vi ricevis dum la ekzameno? - La PLEJ altAN (=bonan).

Kiajn notojn vi ricevis dum la sesio? - La plej altajn (=bonajn).

 

TASKOJ al la leciono 5.

 

A. Fin-skribu adjektivojn:

 

1. Ĉiuj infanoj de Maria estas tre malalt____ .

2. Nun la situacio en la lando estas stabil___ .

3. Konstruistoj faras praktik____ laboron.

4. Ni vojaĝis per la plej rapid___ aviadiloj.

5. Riveroj en tiu regiono estas mallong__ .

6. La akvo el la riveroj estas malutil___ .

7. La studentoj de nia grupo ricevas bon____ notojn.

8. Dum la eksperimento la metalo havas tre alt___ temperaturon.

9. Nun ni lernas la hungar____ kaj la german____ lingvojn.

10. Al interes___ demandoj estas interes____ respondoj.

11. La instruisto rakontis al la infanoj pri fizik___ fenomenoj.

12. Por la spektaklo estis kudritaj special____ kostumoj.

 

B. Fin-skribu la KI-vortojn:

 

Demandoj

Respondoj

Ki... temperaturon havas la objekto?

Malaltan.

Ki... filmon vi spektis?

Novan germanan.

Ki... estas via aŭtomobilo?

Tre rapida.

Ki... homo estas la studentino Savjolova?

Serioza.

Ki... librojn vi legas?

La plej novajn.

Ki... ekzercon vi faris?

Gramatikan.

 

C. Kompletigu la frazojn per PLIPLEJ

1. Mi scias multe ____, ol vi.

2. Nun mi spektas la _____ bonan filmoj el ĉiuj.

3. Plateno estas la _____ nobla metalo.

4. Tiu ĉi libro estas ____ interesa, ol la aliaj.

5. La ____ malutila akvo estas en la riveroj de tiu ĉi regiono.

6. Via kostumo estas _____ moda, ol la mia.

D. Kompletigu la frazojn.

1. En la Akademi__ Internaci__ de la Scienc__ la labor__ lingvo estas ILo.

2. Ni lernas Ilon por praktik__ apliko.

3. Ni bone komprenas la gramatik___ regul___ de ILO.

4. Sur la tabulo ni vidas matematik___ formul___ kaj simbol___.

5. En la tabelo troviĝas nur ĝust___ cifer___.

6. La grafikaĵo prezentas rapid___ evoluon de la sistem__.

7. La monto Ĝomolungma estas ___ ____ alta en la mondo.

8. Pri ILo-gramatiko mi scias malpli ___ niaj profesoroj.

9. La studentoj ____ nia universitato ____ multe praktikas la germanan lingvon, ___ la anglan.

10. La _____ alta sciencista grado en AIS estas habilita doktoro kaj la ____ mal____ estas Bakalaŭro.

11. Ĉe stabil___ ___altaj temperaturoj la nov__ mekanismo funkcias tre bone.

12. Pro alt__ temperatur__ la mekanismo ne funkcias.

13. La last___ eksperimentoj montris, ke la mekanismo ne havos praktik___ aplikon.

 

E. Respondu la demandojn.

1. Kiu lingvo estas labora en AIS?

2. Por kiu celo ni lernas Ilon?

3. Kiun lingvon pli multe praktikas la studentoj de nia universitato?

4. Kiaj ciferoj troviĝas en la tabelo?

5. Kiajn ciferojn prezentas la tabelo?

6. Kion prezentas la grafikaĵo?

7. Ĉe kiaj temperaturoj la mekanismo funkcias bone?

8. Pro kio ne funkcias la mekanismo?

9. Kion ni vidas sur la tabulo?

10. Kia estas la studento Ivanov?

11. Kiu monto estas la plej alta en la mondo?

12. Kia estas la lago Balaton?

13. Kiu lago estas pli granda -- la Kaspia aŭ Balaton?

14. Kiu lago estas la plej granda en Eŭropo?

 

C. Traduku la vortojn de la 5-a (kvina) leciono


absolute

akordiĝas

alta

anstataŭ

antonimo

aperas

apliko

Bakalaŭro

Balaton

bona

celo

centra

certe

ĉar

diras

dum

eksperimento

evoluo

filmo

fizika

fizikaj

formi

formulo

grado

grafikaĵo

Gratulon!

Ĝomolungma

habilita doktoro

ideo

interesa

interesas

interkultura

ja

jam

Kaspia

kelkaj

kia

kiaj

kiajn

kian

komparativa

komparo

komparu

komprenis

konstrui

konstruisto

kontraŭa

kontraŭsignifa

kvina

labora

laboro

lago

legis

leĝo

lernolibro

libro

linio

literaturo

logike

longa

mal-

malalta

malantaŭ

malkonstrui

mallogike

mallonga

malpli ... ol

malutila

milito

monto

montris

noto

okupiĝas

ordo

plej

plene

pli ... ol

plu

praktika

praktikas

pravas

regiono

rekte

renkontis

restis

same

samkiel

scias

sekva

signifo

simbolo

simple

sistemo

solvoj

situacio

spektis

stabila

ŝanĝiĝis

ŝanĝis

tabulo

temperaturo

tia

tiaj

tre

tute

utila

vere

vortkombino

vortordo