Leciono 2.

Substantivo: finaĵoj -O kaj -J; demando-vortoj kiu, kiuj kaj kio.

Artikolo la.

 

Substantivo nomas personon, animalon, objekton, staton, substancon, fenomenon, senton ktp: tablo, lampo, homo, infano, ekonomikisto, elefanto, hundo, birdo, fiŝo, insekto, aero, akvo, rivero, vivo, milito, progreso, ideo, libero, dormo ktp..

Finaĵo de substantivo estas -O: profesorO, akademiO, lingvO, matematikO, ciferO, substantivO, finaĵO.

-O estas finaĵo de substantivo en singularo: unu akademiO, unu ciferO, unu homO, unu sciencO, unu temO, unu lecionO, unu kilogramo.

En pluralo al la finaĵo -O necesas aldoni (=plusi) la finaĵon -J: -O+-J=-OJ: du profesorOJ, kvar temOJ, sep lingvOJ, dek unu lecionOJ, mil studentOJ, tridek kilogramoj, multaj homoj.

 

La demando (=?) por substantivo estas KIU? - se temas pri persono(j) animalo(j), kaj KIO? se temas pri objekto, konkreta abstrakta. Ekzemple:

 

Kiu estas via profesoro? - Nia profesoro estas sinjoro Brunov.

Kiu lernas en via grupo? - La studentoj de la filologia fakultato.

Kiu estas prezidanto de AIS? - La profesoro Helmar Frank.

Kio estas AIS? - AIS estas Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino.

Kio estas San Marino? - San Marino estas miniatura ŝtato en la terirorio de Italio.

Kio estas kibernetiko? - Kibernetiko estas scienco.

Kio estas ILo? - ILo estas la Internacia Lingvo de Doktoro Esperanto.

 

Atenton! La frazo KiO estas sinjoro Brunov? demandas pri kio estas la homo: pri lia profesio, okupo, hobio, socia rolo ktp:

-         Sinjoro Brunov estas nia profesoro.

-         Sinjoro Brunov estas aŭtomobilisto.

-         Sinjoro Brunov estas pacifisto.

-         Sinjoro Brunov estas prezidanto de Sciencista klubo.

-         Sinjoro Brunov estas sportisto kaj gitaristo.

-         Sinjoro Brunov estas serioza persono, sciencisto kaj politikisto.

 

Atenton! La vorto KIO ne povas esti en pluralo!

Kio estas tabloj kaj seĝoj? -- TabloJ kaj seĝoJ estas mebloJ.

Kio estas Eŭropo, Azio kaj Afriko? -- KontinentoJ.

Kio estas aluminio, fero kaj kupro? - Estas metaloj.

 

Atenton! La vorto KIU povas esti en pluralo (=kiuJ) antaŭ substantivo en pluralo:

Kiu studas en la universitato? -- StudentoJ.

KiuJ studentoJ lernas en via grupo? -- La studentoJ Kovalski, Ivanov, Sarkisjan kaj Tomson.

Kiu vi estas? -- Mi estas Marko Ŝifer.

Mia nomo estas Marko. Mia familinomo estas Ŝifer.

Kiu estas via profesoro? -- La sinjoro Brunov.

KiuJ profesoroJ estas membroj de AIS? -- La profesoroj Frank, Lobin kaj Poláková.

Kiuj metaloj estas noblaj? -- Plateno, oro kaj arĝento.

 

Antaŭ substantivo povas esti la artikolo la. La artikolo estas difina, (same kiel the en la angla lingvo). En la gramatiko de ILo ekzistas nur unu artikolo, kiu gramatike ne varias. Analizu la tekston:

En la urbo Komarno, kiu situas ĉe la rivero Danubo, funkcias ___ nova internacia universitato. La universitato nomiĝas ___ Universitato Kelemantia (___ UNI-KEL). La universitato invitas studi ___ abiturientojn el ___ diversaj landoj de Eŭropo.

Se antaŭ konkreta substantivo situas adjektivo, la artikolo estas antaŭ la adjektivo: Ni studas en LA nova universitato.

 

 

TASKOJ al la leciono 2.

 

A. Kompletigu la tabelon per la vortoj kiu, kio.

 

Ekzemple: Pri familinomo demandas la vorto

kiu

Pri objekto demandas la vorto

 

Pri nomo demandas la vorto

 

Pri socia rolo de persono demandas la vorto

 

Pri objektoj demandas la vorto

 

Pri animaloj demandas la vorto

 

Pri profesio demandas la vorto

 

 

B. Kompletigu la frazojn.

  1. Profesoro Brunov estas ___________-ist- __.
  2. Studentoj de nia grupo estas aŭtomobil-______ kaj sport-____.
  3. Logiko kaj statistiko estas ekzaktaj ____________.
  4. San Marino estas miniatura ________ en la _________ de Italio
  5. Slovakio kaj Hungario situas ___ Eŭropo.
  6. La vorto kio ne ________ esti en pluralo.
  7. Ni lernas en nova universitato. ___ universitato situas en ___ urbo Komarno. Nun estas multaj studentoj en ___ urbo.

 

C. Respondu la demandojn, ekzemple:

Kio estas sufikso kaj prefikso? -- Sufikso kaj prefikso estas afiksoj.

  1. Kio estas la vorto la?
  2. Kio estas la vortoj hundo, vivo kaj nomo?
  3. Kio estas adverbo kaj adjektivo?
  4. Kio estas sinjoro Brunov?
  5. Kio estas statistiko kaj logiko?
  6. Kio estas 3, 5 kaj 17?
  7. Kio estas ILo?
  8. Kio estas oro kaj arĝento?
  9. Kio estas Slovakio?
  10. Kiu studas en universitatoj?
  11. Kiu lernas en via grupo?
  12. Kiuj studentoj ne povas studi en via grupo?
  13. Kiu estas prezidanto de AIS?
  14. Kiu vorto ne povas esti en pluralo?
  15. Kiuj vortoj estas substantivoj?
  16. Kiuj vort-elementoj povas esti en vorto?
  17. Kiuj artikoloj en ILo kaj en la angla estas difinaj?
  18. Kiu ŝtato situas en la teritorio de Italio?
  19. Kiuj ŝtatoj situas en Eŭropo?
  20. Kiuj metaloj estas noblaj?

 

D. Rekonstruu la frazojn, ekzemple:

La ŝtato San Marino situas en la teritorio de Italio. --

La ŝtato, kiu situas en la teritorio de Italio, estas San Marino.

 

1. La ŝtatoj Slovakio kaj Hungario situas en Eŭropo.

2. La profesoroj Frank kaj Lobin estas kibernetikistoj.

3. La studentoj Ivanov kaj Fernandes ne povas studi en nia grupo.

4. Krokodiloj kaj elefantoj - la afrikaj animaloj - ne povas vivi en Antarktio.

 

E. Traduku la vortojn de la 2-a leciono.

abituriento

abstrakta

aero

Afriko

afrika

akademio

akvo

al

aldoni

aluminio

analizu

angla

animalo

Antarktio

arĝento

aŭtomobilisto

Azio

birdo

ĉe

Danubo

demandi

demando

difina

diversaj

doktoro

dormo

ekonomikisto

ekzaktaj

ekzistas

elefanto

esti

Eŭropo

fakultato

familinomo

fenomeno

fero

filologio

fiŝo

gitaristo

grupo

hobio

homo

hundo

Hungario

ideo

infano

insekto

invitas

io

Italio

kiel

kilogramo

kio

kiu

kiuj

klubo

Komarno

konkreta

kontinento

krokodilo

kupro

lampo

landoj

lia

libero

logiko

meblo

membroj

metalo

milito

miniatura

multaj

necesas

ne povas esti

noblaj

nomi

nomo

nova

nur

objekto

okupo

oro

pacifisto

per

persono

plateno

pluralo

politikisto

povas

prezidanto

progreso

rekonstrui

respondi

rivero

rolo

same

San Marino

sento

sego

serioza

singularo

sinjoro

Slovakio

socia

statistiko

stato

substanco

stato

tablo

teksto

temas pri

temo

urbo

varias

vivi