Bazaj informoj pri la gramatiko
de la Internacia Lingvo Esperanto (ILo)
por studentoj kaj sciencistoj

LECIONO 1. Enkonduko

PAROL-ELEMENTOJ


frazo 1 (unu): Saluton!
vorto
frazo 2 (du): Mi estas profesoro.
vorto vorto vorto
frazo 3 (tri): Vi estas studentoj.
vorto vorto vorto
frazo 4 (kvar) Nia kurso nomiĝas "Bazaj informoj pri la gramatiko de la internacia lingvo Esperanto por studentoj kaj sciencistoj".
frazo 5 (kvin) Nun kaj ĉi tie ni lernos rapide kaj sukcese.

En frazo 1 estas 1 vorto.

En frazo 2 estas 3 vortoj.

Ankaŭ en frazo 3 estas 3 vortoj.

En frazo 4 estas 17 (dek sep) vortoj.

En frazo 5 estas 9 vortoj.

Sume en ĉiuj frazoj estas 33 (tridek tri) vortoj. Kontrolu:

1+(plus)3+3+17+9=33. Simpla aritmetiko!


La vortoj saluton, frazo, profesoro, studentoj, kurso, informoj, gramatiko, lingvo, Esperanto, sciencistoj estas substantivoj.

La vortoj mi, vi, nia, ni estas pronomoj.

La vortoj estas, nomiĝas kaj lernos estas verboj.

La vortoj bazaj kaj internacia estas adjektivoj.

La vortoj unu, du, tri, kvar, kvin, dek sep estas numeraloj.

La vortoj nun, tie, rapide kaj sukcese estas adverboj.

La vortoj pri, de, por estas prepozicioj.

La vorto kaj estas konjunkcio.

La vorto ĉi estas partikulo.

La vorto la estas artikolo.


Alfabeto

En la vorto saluton estas 7 (sep) literoj: S, A, L, U, T, O kaj N.

La literoj nomiĝas So, A, Lo, U, To, O, No. Kvanto de la literoj en la vorto "saluton" estas sep.

La literoj A, U, O estas vokaloj. En Esperanto (=ILo) estas ankoraŭ du vokaloj: E kaj I. Sume estas 5 vokaloj: A, E, I, O, U. Prononcu la vokalojn! Bone! Kaj nun diru (=prononcu): 3+2=5. Ĝuste: tri plus du estas kvin. Kvin vokaloj estas en ILo.

En Esperanto estas 21 (dudek unu) konsonantoj:

Bo, Co, Ĉo, Do, Fo, Go, Ĝo, Ho, Ĥo, Ĵo, Ko, Lo, Mo, No, Po, Ro, So, Wo, To, Vo, Zo.

Estas ankaŭ du duonvokaloj: Jo kaj Ŭo. Kalkulu kaj prononcu:

5+21+2=28 (dudek ok). Do, suma kvanto de literoj en la Esperanta alfabeto estas 28.

En la alfabeto estas 6 (ses) literoj kun supersignoj:

Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ, Ŭ. Supersigno estas signo super litero.

Atenton! Unu litero = unu sono. Ekzemple: litero A = sono A, litero Bo = sono B, litero Co = sono C, litero Ĉo=sono Ĉ ktp (ktp = kaj tiel plu).


La akcento estas sur la 2-a (dua) vokalo de la vorto-fino. Prononcu: duonvokalo, dokumento, elektronika, rapide, unu, krom se la vorto konsistas el unu silabo: nun, kaj.

Atenton! La duonvokalajn sonojn J kaj Ŭ ne kalkulu kiel vokalojn! Prononcu: studentoj, konsonantoj, niaj, kosmonaŭto, ankaŭ, ankoraŭ.

 

Vort-elementoj

En la vorto sciencistoj estas 3 strukturaj elementoj:

la radiko SCIENC-, la sufikso -IST- kaj la gramatika finaĵo -OJ.

Sciencoj estas fiziko, kibernetiko, lingvistiko, biologio, geografio, psikologio, sociologio ktp.

La sufikso IST- signifas profesion:

Fizikisto estas specialisto pri fiziko.

Profesoro Frank estas sciencisto-kibernetikisto.

Ĵurnalistiko estas profesio de ĵurnalisto.

Futbalisto kaj tenisisto estas sportistoj.

Sufiksoj situas post la radiko. Antaŭ la radiko situas prefiksoj.

En la vorto sciencistoj prefiksoj ne estas. En la vorto kontraŭscienca estas la prefikso kontraŭ-.

Strukturo de la vorto kontraŭsciencista estas jena:

kontraŭ-scienc-ist-a:

prefikso (antaŭ la radiko)-radiko-sufikso (post la radiko)-finaĵo.

Sufiksoj kaj prefiksoj nomiĝas afiksoj.

En Esperanto estas 16780 (dek ses mil sepcent okdek) vort-radikoj, 17 (dek sep) gramatikaj finaĵoj, 10 (dek) prefiksoj, 30 (tridek) oficialaj kaj 6 neoficialaj sufiksoj. Do, sume estas 40 (kvardek) oficialaj afiksoj en Esperanto (Prononcu kaj kalkulu: 10+30=40).


Taskoj pri leciono 1

1. Kompletigu la tabelon:

Pri la Esperanta alfabeto

suma kvanto de literoj (skribu ciferojn)

 

 

Prononcu

literojn kaj

ciferojn,

kiujn vi skribis!

kvanto de vokaloj (skribu ciferon)

kvanto de duonvokaloj (skribu ciferon)

kvanto de konsonantoj (skribu ciferojn)

kvanto de literoj kun supersignoj (skribu ciferon)

vokaloj (skribu literojn)

duonvokaloj (skribu literojn)

literoj kun supersignoj (skribu literojn)

 

PRI VORT-ELEMENTOJ

Antaŭ radiko estas (skribu vort-elementon)

Post radiko estas (skribu 2 vort-elementojn)

Post sufikso estas (skribu vort-elementojn)

Antaŭ finaĵo estas (skribu 3 vort-elementojn)

Antaŭ sufikso estas (skribu 2 vort-elementojn)

Sufikso -IST- signifas

En la vorto supersigno la vort-elemento SUPER- estas

En la vorto ĵurnalisto la vort-elemento -IST- estas

En la vorto informoj la vort-elementoj O kaj J estas

En la vorto sepcent la vort-elementoj SEP kaj CENT estas

En la vorto prononcu estas la finaĵo -

En la vorto sume estas la radiko -

En la vorto rapide estas la finaĵo -

En la vorto sportistoj estas la finaĵoj -

En la vorto antaŭ estas la radiko -

 

Pri parol-elementoj

A.

Ekzemplo:

La vortoj skribos, kalkuli kaj prononcas estas

 

verboj

La vortoj studentoj, saluton kaj sciencisto estas

La vortoj simpla kaj neoficiala estas

La vortoj bone kaj nun estas

La vorto la estas

La vortoj mil, dek kvar kaj unua estas

La vorto ĉi estas

La vortoj nia, mi kaj vi estas

La vortoj kun, por, en estas

La vorto kaj estas

B.

Ekzemplo: Pronomoj estas

nia kaj vi

Verboj estas

Substantivoj estas

Adverboj estas

Artikolo estas

Adjektivoj estas

 

2. Kompletigu la frazojn, ekzemple:

Esperanto estas internacia __________. - Esperanto estas internacia lingvo.

1. Botanikisto estas specialisto pri __________.

2. ____________ estas specialisto pri medicino.

3. Mia profesio ne ________ botanikisto.

4. Matematikisto estas specialisto ______ __________ .

5. Nia profesoro estas ___________-o.

6. En la Esperanta alfabeto estas _____(_________________) literoj.

7. Sufiksoj kaj prefiksoj nomiĝas _____________ .

8. Sufikso situas post ________, prefikso situas _______ radiko.

9. En Esperanto estas sume _____ (____________) oficialaj afiksoj.

10. ___ Esperanto estas ___________ (____________) vort-radikoj.

11. En la vorto projekcioj estas ___ (dek) literoj.

12. Nia ______ nomiĝas: "Bazaj __________ pri gramatiko de la ______________ lingvo Esperanto (ILo) por studentoj kaj ____________ ".

 

Traduku en vian nacian lingvon la vortojn de la 1-a leciono.

Prononcu ĉiujn vortojn!

adjektivo

adverbo

afikso

akcento

alfabeto

ankaŭ

ankoraŭ

antaŭ

aritmetiko

artikolo

Atenton!

botanikisto

bazaj

biologio

bone

cifero

ci

ci tie

ciuj

de

dek

diru

do

dokumento

du

dua

dudek

duonvokaloj

ekzemple

el

elektronika

en

enkonduko

Esperanto

estas

finajo

fino

fizikisto

frazo

futbalisto

geografio

gramatiko

guste

informoj

internacia

jurnalistiko

jurnalisto

kaj

kalkuli

kalkulu

kibernetikisto

kibernetiko

kompletigu

konjunkcio

konsistas

konsonanto

kontraŭ

kontrolu

kosmonaŭto

krom

ktp

kun

kurso

kvanto

kvar

kvardek

kvin

la

leciono

lernos

lingvistiko

lingvo

litero

literoj

matematikisto

medicino

mi

mia

mil

nacia

naŭ

nia niaj

nomigas

numeralo

nun

oficialaj

ok

okdek

parolelemento

partikulo

plu

plus

por

post

prefikso

prepozicio

pri

proekcioj

profesio

profesoro

pronomo

prononcu

prononcas

psikologio

radiko

rapide

Saluton!

sciencisto

sciencistoj

se

sep

sepdek

ses

signo

silabo

simpla

situas

skribos

skribu

sociologio

sono

specialisto

sportisto

strukturo

studento

studentoj

substantivo

sufikso

sukcese

sume

super

supersigno

tabelo

tasko

tenisisto

tie

tiel

traduku

tri

tridek

verbo

vi

via

vokalo

vortelemento

vorto