<<< [=]

8 Resumo

Jen kelkaj gravaj faktoj, kiujn ni lernis pri plurlingveco kaj internaciigo:

  • Komputil-uzantoj laboras en malsamaj lok-medioj. Programoj estu adapteblaj al tiuj lok-medioj.
  • La adapto de programo al certa lok-medio nomiĝas lokecigo.
  • Por ke programu estu facile adaptebla al lok-medioj necesas prepari ĝin. Tiu preparado nomiĝas internaciigo (de la programo).
  • "Internaciigo" estas kaj la nomo de tiu procezo kaj la nomo de la tuta tekniko, kiu rilatas al tiu procezo.
  • Por vere bone internaciigi programon necesas internaciiga kadraĵo, tio estas program- aŭ klasbiblioteko, kiu izolas programojn de la specialaj ecoj de unuopaj lingvoj.
  • Internaciiga kadraĵo permesas
    • la internaciigon de programo sen koni la lingvojn, en kiuj ĝi (iam) funkciu
    • la aldonon de novaj lingvoj sen koni la programojn, kiuj (iam) uzos tiujn lingvojn
    • la lokecigon de programo al nova lok-medio sen modifi la programon
  • Internaciigo rilatas al multaj aspektoj de programo:
    • tekstoj
    • tekstoj kun variaj partoj
    • nombroj
    • datoj
    • tempoj
    • alfabeta ordigo
    • majuskligo kaj minuskligo
    • skribdirekto
    • ktp.

8 Zusammenfassung

Hier die wichtigsten Tatsachen, die wir über Internationalisierung und Mehrsprachigkeit gelernt haben:

  • Benutzer von Rechnern arbeiten in verschiedenen locales. Programme sollten an diese locales anpassbar sein.
  • Die Anpassung eines Programms an ein bestimmtes locale heißt Lokalisierung.
  • Damit ein Programm leicht an locales anpassbar ist, muss es vorbereitet werden. Diese Vorbereitung heißt Internationalisierung (des Programms).
  • "Internationalisierung" ist sowohl der Name dieses Vorgangs als auch der Name der gesamten Technik, die sich auf diesen Vorgang bezieht.
  • Um ein Programm gut internationalisieren zu können, ist ein Internationalisierungsrahmen notwendig, d. i. eine Programm- oder Klassenbibliothek, die das Programm von den besonderen Eigenschaften der einzelnen Sprachen isoliert (abschirmt).
  • Ein Internationalisierungsrahmen erlaubt es,
    • ein Programm zu internationalisieren, ohne die Sprachen zu kennen, in denen es funktionieren soll
    • neue Sprachen hinzuzufügen, ohne die Programme zu kennen, die diese Sprachen benutzen sollen
    • ein Programm an ein locale anzupassen, ohne das Programm zu ändern
  • Internationalisierung bezieht sich auf viele Aspekte der Programmierung:
    • Texte
    • Texte mit variablen Teilen
    • Zahlen
    • Daten
    • Uhrzeiten
    • alphabetische Sortierung
    • Groß- und Kleinschreibung
    • Schreibrichtung
    • usw.