Listo de oftaj demandoj kaj respondoj


Demandoj pri la uzo de la kurso

Por kiu utilas la kurso?

Se vi interesiĝas pri la mastruma sistemo Linukso, eble jam konas Vindozon (Windows), la kurso taŭgas por vi. Se vi deziras elementan enkondukon en la teknikon de mastrumaj sistemoj, la kurso utilos al vi, sed eble ne plene kontentigas vian scivolon.

Kiujn antaŭsciojn postulas la kurso?

La kurso supozas, ke studantoj havu bazan familiarecon kun la uzo de komputiloj.

Ĉu mi povas fari distancan (neĉeestan, korespondan) ekzamenon pri la kurso?

Ne. Se vi interesiĝas pri ekzameno, vi devas partopreni en aranĝo de AIS, kiu ofertas tiun kurson en ĉeesta formo aŭ almenaŭ ekzamenon pri ĝi. Por ekscii, kiam kaj kie okazas tiaj ekzamenoj, bonvolu turniĝi al la klerigofico de AIS.


Demandoj pri la enhavo de la kurso

Kial la kurso nomas la sistemon "Linukso", ne "Linux"?

Por uzi la nomon libere en Esperanto-frazoj, necesas la substantiva finaĵo "-o". Ankaŭ Vikipedio uzas la vorton "Linukso". Krome la uzo de la angla formo "Linux" komplikus la prononcon.

Ĉu la kurso helpos min uzi Linukson?

Certe. Se vi ĝis nun estas nura uzulo de komputiloj, ĝi eĉ helpos al vi kompreni kaj uzi aliajn mastrumajn sistemojn.

Al la komenco de la listo