<<< [=] >>>

Enkonduko en la uzadon de la Interreto

Retpaĝoj / TTT: HTML kaj aliaj daten-aranĝoj

Retpaĝoj, alivorte TTT-dokumentoj, povas esti en multaj "aranĝoj" (enhavo-tipoj). La aranĝo de paĝo determinas, kiel interpreti ĝian enhavon. Normale tiun interpretadon faras iu programo, kiu estas ligita al tiu aranĝo, kaj la interpretado ofte konsistas en la vidigo aŭ aŭdigo de la enhavo en home perceptebla formo. La sekva tabelo montras kelkajn ofte uzatajn aranĝojn. La tipoj estas normigitaj kiel "Plurcelaj Interretaj Poŝtaj Sufiksoj" (Multipurpose Internet Mail Extensions, MIME).

tipo ofte uzata dosiera sufikso signifo interpretado
text/plain
(ekzemplo)
.txt sen-aranĝa teksto La teksto estas vidigata signo-post-signe. La pozicion de la signoj determinas ilia sinsekvo kaj la speciala signo "lini-salto", kiu metas la pozicion de la sekva signo al la komenco de la sekva linio. Simpla, sufiĉe universala aranĝo; tamen necesas atenti la kodadon de la signoj.
text/html
(ekzemplo)
.htm, .html hiper-teksta marka lingvo (HTML) La teksto estas vidigata; la aspekton determinas markoj enmetitaj en la tekston. Markoj estas signovicoj komenciĝantaj per < kaj finiĝantaj per >; ekzemple, "<br>" signifas lini-salton kaj "<b>...</b>" grasigon de la enfermita teksto. Ĉar HTML permesas facilan metadon de hiper-ligoj, ĝi fariĝis iu "baza lingvo" de TTT, kaj ĉiuj ret-kroziloj scias interpreti ĝin. Same kiel ĉe tekst-dokumentoj necesas atenti la kodadon de la signoj.
HTML estas publika aranĝo, pri kies uzado ne estas restriktoj. Ĝi tamen estas normigata de la asocio "W3-Konsorcio" kaj jam trairis plurajn versiojn. Celo nun estas, kongruigi ĝin kun la lingv(ar)o XML, en la formo XHTML.
image/png
(ekzemplo)
.png bildo en aranĝo PNG (PiNG) La bildo estas vidigata sur la ekrano, se tiu estas kapabla montri bildojn.
PNG estas publika bild-aranĝo; ĉiu havas la rajton uzi ĝin kaj verki programojn por ĝin produkti aŭ interpreti. Modernaj grafikaj TTT-kroziloj komprenas ĝin.
image/gif
(ekzemplo)
.gif bildo en aranĝo GIF La bildo estas vidigata sur la ekrano, se tiu estas kapabla montri bildojn.
GIF estas privata bild-aranĝo; por verki programon, kiu ĝin produktas, necesas havi (kaj pagi) licencon. Pli-malpli ĉiuj grafikaj TTT-kroziloj komprenas ĝin, ĉar almenaŭ iam ne necesis pagi por interpreti la aranĝon.
GIF estas taŭga precipe por bildoj kun ne tre multaj koloroj kaj kun klaraj konturoj.
image/jpeg
(ekzemplo)
.jpeg, .jpg bildo en aranĝo JPEG La bildo estas vidigata sur la ekrano, se tiu estas kapabla montri bildojn.
JPEG estas privata bild-aranĝo, sed dum longa tempo ĝi estis libere uzebla. Ŝajnas, ke tio ŝanĝiĝis, kio verŝajne pligravigos la publikan aranĝon PNG. Pro la longtempe libera uzo pli-malpli ĉiuj grafikaj TTT-kroziloj komprenas JPEG.
JPEG estas taŭga precipe por bildoj kun tre multaj koloroj kaj sen klaraj konturoj, do ekzemple fotografaĵoj de homoj, bestoj aŭ pejzaĝoj. (La mallongigo en la Angla signifas "Unuiĝinta Fotista Spertularo".) JPEG estas "perdema" aranĝo; ĝi forĵetas detalojn, kiujn la homa okulo ne aŭ malfacile rimarkas, por ŝpari memoron.
image/x-xbitmap
(ekzemplo)
.xbm bildo en aranĝo x-bitmap La bildo estas vidigata sur la ekrano, se tiu estas kapabla montri bildojn.
La aranĝo x-bitmap ne havas tre grandan praktikan signifon, tamen komprenas ĝin ĉiuj grafikaj kroziloj. Iom da detaloj troveblas tie.
audio/x-wav .wav sono en aranĝo WAV La sono estas aŭdigata per laŭtparolilo aŭ kapaŭskultilo.
WAV kapablas kodi sonojn el la aŭskulta frekvencaro de la homo kun diversaj fidelecoj, do ne nur muzikon, sed paroladon, kantadon, bruojn, ...
audio/midi .midi, .mid muziko en aranĝo MIDI La sono estas aŭdigata per laŭtparolilo aŭ kapaŭskultilo.
MIDI ne estas universala son-aranĝo, sed similas muzikan not-skribon; sed ĉar ĝi permesas indiki la uzendajn instrumentojn, ĝi ebligas sufiĉe realismajn muzik-prezentadojn.
audio/mpeg .mp2, .mp3 muziko en aranĝo MP3 La sono estas aŭdigata per laŭtparolilo aŭ kapaŭskultilo.
MP3 kapablas kodi ne nur instrumentan muzikon, sed ankaŭ kantadon.
application/pdf
(ekzemplo)
.pdf optikaj dokumentoj (tekstoj, bildoj) La dokumento estas vidigata sur ekrano aŭ presilo. Kompare al HTML, la aranĝo PDF multe pli strikte difinas la aspekton de signoj, alineoj kaj paĝoj. Tio havas avantaĝojn, sed aliflanke signifas, ke por presi PDF-dokumenton necesas havi paperon kaj presilon ĝustaformatajn.
Same kiel HTML, PDF subtenas hiperligojn.
La aranĝo PDF estas posedata de la firmao Adobe, kiu tamen donas sufiĉe da libereco pri ĝia uzado. Tiel eblis la ekesto de publika, senkosta programo pdftex, kiu transformas TeX-dokumentojn al PDF.
Adobe ofertas pli-malpli senkostan PDF-vidigilon por la plej popularaj komputil-sistemoj, gajnante monon precipe per programoj por produktado de PDF.

Pri kelkaj el la menciitaj aranĝoj estas ekzemplo, kiun vi povas vidi klakante al la vorto "ekzemplo" en la unua kolumno. Rimarku, ke aranĝo image/x-xbitmap montras nur nigra-blankan bildoj kaj ke image/jpeg ne tre bone prezentas tekston (skribon), sed bone prezentas bildojn.

Kiam ret-krozilo (ret-legilo) petas de ret-servilo dokumenton, la servilo kunsendas la MIME-tipon. Tiel la krozilo scias, kiel prezenti la dokumenton. Alie la decido povus esti malfacila; ekzemple dokumentoj de la tipoj "text/html" kaj "text/plain" ambaŭ estas tekstoj, kaj tamen ili estas malsame prezentataj.


Specimenaj demandoj