<<< [=] >>>

Enkonduko en la uzadon de la Interreto


Retpoŝto

Retpoŝto estas servo, kiu tre similas la tradician leteran poŝton: Oni (sendanto) sendas leteron al alia persono aŭ instanco (ricevanto, adresato), kaj tiu iam ĝin ricevas kaj legas. Ne necesas, ke la ricevanto estu hejme aŭ maldormu je iu certa tempo; la letero alvenas al lia leterkesto aŭ poŝtfako.

La precipaj karakteriziloj de retpoŝto estas:

La retpoŝtaj adresoj estas dupartaj kaj baziĝas sur la Interretaj adresoj, ĉar unu el la du partoj identigas komputilon per ties Interreta adreso. La alia parto identigas personon aŭ instancon, kiu uzas tiun komputilon por ricevi/sendi retmesaĝojn. La du partojn disigas "heliko" (@). Se persono nomata "Ludoviko Zamenhof" havus retpoŝtkeston ĉe "esperanto.net", lia adreso do estus

ludoviko.zamenhof@esperanto.net

En tio "Ludoviko.Zamenhof" identigas la personon (aŭ lian poŝtkeston) kaj "esperanto.net" la komputilon.

La uzo de la heliko en retpoŝtaj adresoj devenas el la jaro 1971, kiam la Usonano Ray Tomlinson verkis retpoŝtan sistemon. La origina signifo de la heliko (litero "a" kun cirklo) estis tiu de la Franca vorto "à" ĉe prezoj (= "po" en "kolbasoj po 2,80"). Tiun signon oni Usone elparolas "at", kaj tiu vorto signifas ankaŭ "ĉe". Do eblas elparoli la supran adreson "Ludoviko Zamenhof ĉe esperanto.net".

Sekureco

Bedaŭrinde la uzado de retpoŝto portas ankaŭ riskojn. Ili koncernas precipe la ricevon de nedezirataj sendaĵoj, kiuj povas jam per si mem ĝeni, sed foje eĉ aktiviĝi por kaŭzi malutilon.

Nedezirata reklamo

Iam ekestis listoj de retpoŝtaj adresoj, kiujn ĉiu povis konsulti, simile al telefon-libro. Sed bedaŭrinde ili estis uzataj por amase sendi al homoj nedeziratajn reklam-mesaĝojn ("spam-on"; la vorton "spam" kelkaj klarigas kiel mallongigon de "Senutilaj Poŝtaĵoj Al Multaj"); tial oni restriktis ilian uzon. Do ofte necesas persone aŭ helikpoŝte interŝanĝi ret-adresojn. Ĉar la adresoj por spamaj kampanjoj normale estas kolektataj per programoj, multaj homoj sur siaj retpaĝoj aperigas ne siajn verajn retpoŝtajn adresojn, sed iujn "nur home kompreneblajn" priskribojn, ekz.

Mia retpoŝta adreso estas
zamenhof-esperanto.net
(anstataŭigu la strekon per heliko)
Mia retpoŝta adreso estas
zamenhof-nospam@esperanto.net
(forigu la parton "-nospam")

Por kontraŭbatali spamon kelkaj homoj retpaĝe publikigas sensencajn adresojn (t. n. "spam-logiloj"), tiel ke la komputile kolektataj adresoj perdas sian valoron. Kial ne ankaŭ ni publikigu kelkajn? Jen:

Kiel vi rimarkas, per klako al tia adreso eblas transiri al retpoŝta programo. Tamen vi ne havos grandan sukceson sendante mesaĝon al tiuj adresoj. Sed memoru ke, lasinte vian retpoŝtan adreson ĉe iu ne fidinda instanco, vi eble ricevos multe da nedezirata reklamo.

Malutilaj mesaĝoj

Pli grava ol la ricevo de nedezirata reklamo estas la danĝero aktivigi "viruson" aŭ "vermon", legante retpoŝtan mesaĝon. Tiu danĝero minacas precipe al tiuj, kiuj legas HTML-formatajn retmesaĝojn per Vindoza programo. Pure tekstaj mesaĝoj, sen aldonaĵoj, bildoj, retligoj aŭ malsamaj skriboj, estas multe malpli danĝeraj.

HTML-a mesaĝo ofte enhavas bildojn, kiuj ne estas sendataj kun la mesaĝo, sed dum la legado suĉataj el TTT. Tio signifas, ke la provizanto de la bildo (normale identa al la sendinto de la mesaĝo) ekscias precize, kiam iu legas liajn mesaĝojn. La identecon de la leganto li ne ekscias, sed ja ties Interretan adreson.

Sed retmesaĝoj povas ankaŭ enhavi programetojn, kiuj ekaktivas en la komputilo de la leganto. Tie ili povas detrui dosierojn, spioni informojn aŭ -- tre ofte -- simple sendi kopiojn de si mem al adresoj, kiujn ili trovas en la loka adresaro. Se tiaj programoj daŭreme storas sin en la komputilo, ekzemple en dosieroj, ili nomiĝas virusoj; alie vermoj.

Por protekti sin kontraŭ tiaj riskoj oni neniam aktivigu programon, kiun oni (rete aŭ alie) ricevas el dubinda fonto. Krome utilas instali kontraŭ-virusan programon, kiu rekonas kaj eble malaktivigas virusojn. Uzante tian programon necesas regule aktualigi ĝian datenaron, ĉar daŭre ekestas novaj virusoj.

Aparta speco de vermaj mesaĝoj reproduktiĝas helpe ne de aliaj programoj, sed de homoj, kiuj legas la mesaĝon. Tiaj mesaĝoj petas en homlingva teksto, plusendi kopion de la mesaĝo al kiel eble plej multaj homoj. Por motivi al tio ili asertas ekzemple, ke

Kiam oni ricevas tian mesaĝon de konato aŭ amiko, oni afable informu lin, sed oni ne plusendu la mesaĝon al aliuloj. La lasta el la menciitaj mesaĝo-specoj en kelkaj landoj estas kontraŭleĝa.


Specimenaj demandoj