Arbo

Arbo estas speco de direktita grafo, en kies ĉiu vertico finiĝas precize unu vertico, escepte de unu vertico (la "radiko"), en kiu finiĝas nul eĝoj. Tio signifas, ke de ĉiu vertico ekzistas precize unu vojo al la radiko (en la okazo de la radiko mem tiu vojo havas la longecon nul).

Arbo reprezentas do hierarkion, kie la nivelŝtupon de vertico markas ĝia distanco al la radiko. En arbo ne ekzistas cikloj (vojoj de ne-nula longeco de iu vertico al ĝi mem).