plu komenco

Enkonduko en la aŭtomatan daten-prilaboradon

Kio estas komputilo?

Komputilo estas sistemo por prilabori datenojn.

Kio estas dateno?

PIV [2002] difinas: komputile traktebla informo. Por eviti ciklon en la difino (difinante "komputilo" per "dateno" kaj inverse) ni povas diri "maŝine traktebla informo".

Terminologia ekskurso

En Esperanto oni longe disputis pri jenaj du terminoj:

  • ĉu diri komput`ilokomputoro; estis eĉ aliaj proponoj, ekz. komputero (PIV-a!) kaj komputatoro. La disputo ŝajnas pli-malpli solvita favore al komputi / komput`ilo. Kiel skribas Pokrovskij en sia Komputika Leksikono, la "arkaiĝintan PIVan signifon [de komputi] "mezuri per nombroj"... oni povas esprimi per nombri". La nova eldono de PIV (2002) jam notas tiun signifon kiel arkaiĝintan.
  • ĉu datenojdatumo? Tiu disputo ankoraŭ restas; Pokrovskij mencias ambaŭ sed esprimas sin favore al datumo. Tiu ĉi kurso tamen uzos dateno. Ankaŭ la nova eldono de PIV (2002) difinas "datumo" kiel sinonimon de "dateno", ne inverse.

Datenojn eblas

La ebleco kopii datenojn distingas ilin de materiaj varoj. La kopiado de datenoj kostas tre malmulte, tial la komerco per datenoj (ekzemple muziko, bildoj, adresoj) sekvas tute aliajn regulojn ol la komerco per materiaj produktoj.

Aliaj sistemoj por prilabori datenojn estas ekzemple

Ĉi-epoke la komputilo pli kaj pli transprenas la funkciojn de la aliaj datenprilaboriloj; baldaŭ ĝi integrigos ĉiujn ĉi funkciojn en unu unuecan sistemon.

Datenoj povas esti


Specimenaj demandoj