Enkonduko en la auxtomatan daten-prilaboradon

Kodado de datenaj tipoj: Senarangxaj (senformataj) tekstoj

Senarangxaj tekstoj, produkteblaj ekzemple per simpla redaktilo, enhavas

Ne prezenteblas diversaj litergrandecoj kaj -tipoj, grasa, oblikva, kursiva, altigita aux malaltigita skribo ktp.
Por kodi la literojn de la baza latina alfabeto, tamen sen specialaj signoj de diversaj lingvoj (ekzemple ä, ö, ü, ß, à, ñ usw.) establigxis normigita kodo, la American Standard Code for Information Interchange ("Usona norma kodo por inform-intersxangxo), akronime ASCII (Askio). (Nur kelkaj komputilegoj ankoraux uzas alian kodon.) ASCII kodas signojn en la malaltaj 7 bitoj de bajto; la unua bito estas cxiam 0. Tiel disponeblas 27 = 128 malsamaj kombinoj, nome la bajtoj 0 = 00000000 bis 127 = 01111111. La printeblaj signoj uzas la bajtojn 32 (spaceto) gxis 126 (~).

Sub UNIX, linion finas la bajto 10, sub DOS/Vindozo la kombino 13-10. La dosier-finon sub DOS/Vindozo markas la bajto 26; UNIX simple memoras la precizan longecon de la dosiero kaj tial ne bezonas specialan signon. Vi povas vidi kelkajn ekzemplojn, kaj kompletan liston de cxiuj preseblaj ASCII-signoj.