Enkonduko en la auxtomatan daten-prilaboradon

Kiel eblas kodi datenojn en prilabora sistemo?

  1. analoge
    Fizika grando sensalte (kontinue) sxangxigxas proporcie al la reprezentata grando
    Ekzemploj :
    • klasika sonrubando: magneteco
    • telefono (ankoraux; la analogan telefonon pli kaj pli anstatauxas la cifereca ISDN-sistemo): elektraj tensio kaj kurento
    • televidilo (ankoraux): la elektron-radio frapanta la vandon de la katodradia tubo estas kontinue modulata de la krada tensio; ankaux la transsendo de la sendilo al la ricevilo estas analoga (frekvenc-variado de elektromagnetaj ondoj).
    • analoga horlogxo: angulo al la "norda" direkto
  2. cifereca ("digxita")
    Ekzistas aro da signoj, konsistanta el finia nombro da signoj, per kiuj eblas unike reprezenti la informon. La signoj estas skribataj unu post la alia sur difinitajn poziciojn. La ordo de la signoj estas grava.
    Ekzemploj:
    • cifereca horlogxo (signaro: la ciferoj 0 gxis 9)
    • senstruktura teksto (signaro: majuskloj, minuskloj, ciferoj, interpunkcioj, spaceto)
    • morsa alfabeto (signaro: punkto, streko, spaco)

La nunaj komputilo cxiuj storas informojn en cifereca formo. (Antaux kelkaj jaroj ankoraux ekzistis analogaj kaj hibridaj komputiloj, cxi-lastaj kun analogaj kaj ciferecaj partoj.) Ili preskaux ekskluzive uzas signaron en du signoj, nomataj plej ofte 0 kaj 1 -- temas do pri duuma (binara) alfabeto. (Alfabeto estas ordigita signaro; oni ordigas tiel, ke "1 > 0".) (En maloftaj okazoj oni uzas triuman (tri-signan) alfabeton, ekzemple cxe la informtranssendo per ISDN.) Binara informaci-unuo, povanta preni valoron de 0 aux 1, nomigxas bito. (La vorto estas akronimo el la angla "binary digit", krome gxi memorigas pri la angla "a bit" = malmulte, iom.) Multaj komputiloj grupigas po 8 bitojn al bajto aux bitoko.

La kapaciton de komputilaj memoroj oni indikas per

KB, kilobajtoj 210 = 1 024 ~ 10 3 mil
MB, megabajtoj 220 = 1 048 576 ~ 10 6 miliono
GB, gigabajtoj 230 = 1 073 741 824 ~ 10 9 miliardo
TB, terabajtoj 240 = 1 099 511 627 776 ~ 10 12 biliono, duiliono

Atentu ke la "K" de "KB" estas majuskla por distingi gxin de "k", kiu signifas precize "1000". Cxe la pli altaj faktoroj tiu distingo mankas.

Dum la 1960-aj jaroj la tiamaj komputilegoj havis centran memoron de kelke da KB; nuntempe jam mezumaj personaj komputiloj (PK) posedas centran memoron de pluraj dek aux cent MB.

De la komencaj tempoj de masxina komputado gxis la 80-aj jaroj trurubandoj kaj trukartoj servis por enigi kaj stori datenojn. Sur ili la reprezento de informoj per bitoj estas senpere videbla: Estas diskretaj pozicioj, kiuj povas esti truitaj (bito = 1) aux sentruaj (bito = 0). La bitoj de unu kolumno (12 cxe trukarto, 5 aux 8 cxe trurubando) kodas po unu signon; cxe trukarto la signo ofte estas presita supre en legebla formo. Tiu teksto estas destinita nur por homoj; por la komputilo gxi estas sensignifa.