Enkonduko al la elektronika datum-prilaborado

Kursdokumentoj, parto 4

antauxa enhavo sekva

Ekskurso: Muso kaj klavaro

Modernaj personaj komputiloj aux laborstacioj kutime havas iun specon de montra aparato, per kiu eblas montri al cxiu loko de la ekrano. Tia montrilo povas esti Tia montrilo (ni supozu, ke temas pri muso) estas nemalhavebla por enigi spacajn, precipe du-dimensiajn datenojn, kiuj vere havas inter si spacajn rilatojn, ekzemple desegnante sur la ekrano. Gxi estas tre utila ankaux por navigi en unu-dimensia spaco, ekzemple la literoj de iu teksto, aux por marki parton de teksto. Sed gxi ecx estas uzata por doni ordonojn, kiuj neniel rilatas al io spaca. Por tio oni arangxas la ordonojn en menuoj, el kiuj oni elektas. Certe la programo, per kiu vi legas tiun cxi tekston, havas menuojn.

Se oni ne havas muson, oni devas enigi cxiujn datenojn per la klavaro. Tio eblas por cxiuspecaj datenojn, sed la komforto estas tre malsama. Kelkaj datenspecoj pli tauxgas por muso, kelkaj pli por montrilo.
Datenoj MusoKlavaro
enigo de proksimuma liberforma linio movado (bone) matematika-geometria priskribo (tre malbone)
enigo de proksimuma 2-dimensia punkto montrado kaj klakado (bone) koordinatoj (mezbone)
markado de tekst-bloko movado kun premita butono (bone) tajpado de ordonoj en naviga lingvo (mezbone)
movado de tekst-bloko markado, kaptado per butonpremo kaj movado (mezbone) ordonoj en naviga kaj manipula lingvo (mezbone)
elekto inter du eblajxoj markobutono (bone)
elekta parametro, ekz. "-d"; pluso aux minuso (bone)
enigo de proksimuma nombro trenado de montrilo sur skalo (bone)
bildo de skalo
tajpado de nombro (bone)
malgranda sxangxo de proksimuma nombro trenado de montrilo sur skalo (bone) kompleta re-tajpado de nombro (mezbone)
enigo de precizaj nombroj montrilo kaj skalo; por precizeco necesas pluraj sxtupoj (mezbone) tajpado de nombro (bone)
enigo de tekstoj elektado de signoj el listo aux tabelo (malbone) tajpado de signoj (bone)
ekigo de ordonoj elektado el menuo (bone); pusx-butono (bone por malmultaj agoj) tajpado de komandoj (bone)

Oni vidas, ke nek la muso nek la klavaro estas klare preferinda. Grava diferenco inter ili tamen estas:

Klakoj forflugas, tajpajxoj restas!

Tio volas diri, ke tajpitajn signojn oni povas stori kaj poste reuzi, modifi ktp. Kvankam ankaux la movadon de muso oni povas stori, tio en multaj okazoj ne havas sencon. Ekzemplo estas ordono donita per menuo: Farante la samajn movojn per la muso alian fojon oni eble ricevas tute alian rezulton, cxar sur la ekrano staras la fenestro de alia programo, aux la sama fenestro iom dissxovita.

Oni preskaux neniam storas la plenajn movojn de muso. Prenu pentrilon (ekzemple MS-Paint): Gxi storas nur la rezultojn de la mus-manipulado, ekzemple linion faritan per dufoja klakado de la muso. La movoj, kiujn la muso faris por atingi la du finpunktojn de la linio, estas indiferentaj kaj forgesitaj.

Supozu ekzemple, ke en malgranda firmao estas librotenisto kaj asistanto; ambaux devas labori per iuj komputiloj kaj por tio bezonas rajtigan konton. Neniu el ili estas komputila fakulo, kaj kun helpo de la manlibro ili sukcesas instali la du kontojn per iu administra programo, en kies fenestro ili alklakas kelkajn objektojn. Por ili tio versxajne estas pli facila ol tajpi iujn komandojn (same kun helpo de manlibro).

Sed nun pensu pri granda firmao, kie 2000 homoj devas labori per komputiloj kaj bezonas konton. La firmao kompreneble havas profesian komputiliston por la administrado de la komputiloj. Cxiumonate estas kelkaj sxangxoj en la dungitaro, kaj la administristo devas instali kaj malinstali kontojn. Por li estas pli facile tajpi la nomojn en iun tabelon kaj tiam ekigi iun serion da komandoj, kiuj transformas lian tabelon al kontoj. Tiun komandojn li povas meti en dosieron, tiel ke li ne devas cxiufoje retajpi ilin.

Tre ofte estas tiel, ke malofta laboro estas pli komforte farebla per montrado kaj klakado, sed ofta laboro estas pli rapide farebla per tajpado -- por spertulo.