[=]

Sekureco kaj konfidenceco en komputila komunikado: Tartaglia

Niccolò Tartaglia

Niccolò Fontana Tartaglia naskiĝis en la Itala urbo Brescia [Breŝa] en la jaro 1499 (aŭ 1500), sub la nomo Niccolò Fontana. En 1512 Francaj soldatoj pikis lian vizaĝon per sabroj kaj preskaŭ mortigis lin; ek de tiam li kapablis paroli nur kun malfacilaĵoj kaj pro tio ricevis la kromnomon Tartaglia [tartalja] (= balbutulo).

Tartaglia plurmaniere kontribuis al matematiko. Plej konate estas, ke li trovis formulon por solvi ĝeneralajn triagradajn polinomojn. Sub iom strangaj cirkonstancoj okazis, ke tiun formulon li ne mem publikigis, sed konfidis al sia kolego Cardano, kiu poste publikigis ĝin, menciante la originon.