<<< [=]

Sekureco kaj konfidenceco en komputila komunikado

9 Konkludoj

Tiu ĉi kurso traktis precipe du aspektojn de komputila sekureco: aŭtentikecon kaj konfidencecon. Eĉ tiujn ĝi povis trakti nur supraĵe. Ĝia precipa celo estis montri la gravecon de tiuj du konceptoj kaj iliajn rilatojn al situacioj de la ĉiutaga vivo.

Laŭ la stato de la tekniko, kriptografio ludas centran rolon pri ambaŭ konceptoj, ĉcar kriptografio estas la bazo por ĉifroj (konfidencigo) kaj ciferecaj subskriboj (aŭtentikigo). Ankoraŭ ne estas klare, ĉu la speciala branĉo de la kvantuma kriptografio esence influos la praktikan aplikadon.

En kriptografio ekzistas ne nur matematikaj problemoj, sed ankaŭ la problemo, ĉu la uzantaro akceptos la kriptografiajn metodojn kaj serioze traktos ilin, kvankam tiuj metodoj ne havas jarcentan tradicion (kiun ja havas manaj subskriboj kaj stampoj). Ĉar multaj homoj jam akceptis kreditkartan pagadon kaj telefonan ĝiradon, timindas ne ĝenerala rifuzo, sed tro facil-anima, senpripensa uzado, kvazaŭ cifereca mono ne estus samvalora kiel reala mono.

Necesas konsciigi la uzantojn pri la danĝeroj kaj la senco de la aplikataj metodoj, por ke la precipa profito de la novaj teknikoj ne iru al fraŭduloj.