Regularo pri studadsesioj ekster SUS A: C^iu studadsesio devas havi organizan komitaton el almenau 3 membroj, el kiuj almenau 3 - realigos dum la studadsesio kurson au kunordigos prelegserion, agnoskeblan de AIS kaj - inter kiuj estas almenau - 3 docentoj de AIS au - unu OProf kaj unu docento de AIS au - du efektivaj membroj de AIS au - unu dekano au senatano de AIS B: La organiza komitato devas diskonigi la studadsesion almenau al - la prezidanto de AIS kaj - la vicprezidanto de AIS kaj - la direktoro de la ekzamenofico kaj - la direktoro de la klerigofico kaj - la dekanoj de la sekcioj, en kiuj kursoj au prelegserioj estas planataj per - atentigo pri la planita studadsesio laueble 4 monatojn antaue kaj nepre pri la definitiva programo plej malfrue unu monaton antaue (*) kaj - sendado de raporto plej malfrue 2 monatojn post la sesio. Tiu raporto devas enhavi almenau - listigon de la fakte realigitaj agnoskeblaj de AIS kursoj kaj prelegserioj kaj - klarigon de la kauzoj de neokazo de kursoj au prelegserioj antauviditaj en la definitiva programo kaj - nombron de alig^intoj kaj - liston de la alig^intoj, kiuj ricevis partoprenateston, kun indiko de eventuala noto en kursfina ekzameno Estas dezirinde, ke la raporto enhavu ankau (mem-)kritikojn kaj proponojn pri plibonigado, utiligeblajn por estontaj studadsesioj. C: Studadsesioj povas esti organizitaj de AIS sole au kune kun aliaj altlernejoj, sciencaj organizajoj, entreprenoj ktp. Ili devas enhavi almenau 3 agnoskeblajn de AIS kursojn au prelegseriojn. D: Kursoj kaj prelegserioj estas agnoskeblaj de AIS, se ili - ampleksas almenau 4 lekci-horojn de 45 minutoj kaj - ilin realigas - docento de AIS au - ASci de AIS kun grado de dr. au - sciencisto kun grado de dr. hab. au - persono, kiu regule instruas en altlernejo agnoskita s^tate au de AIS au - ASci de AIS kun aprobo de la prezidanto au de la koncerna dekano au fakarestro (lau la Regularo pri rajtoj, devoj kaj alvoko de sciencistoj de AIS (RD), artikolo3.1(6) ) au - profesoro de la teknika au arta sektoro de AIS (*) sole au kune kun - bakalauro de AIS au - persono kun grado de magistro E: La instrulingvo estas libere elektebla, g^i devas esti indikita en la kurs-atesto. Almenau unu el la kursoj devas okazi en ILo. - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - (*) lau decido de la 35a senatkunsido - 1998-02-18 en Paderborn, publ. en grkg 40(2), p. 90,91)