Bakalauxriga Universitata Studadsesio (BUS) ------------------------------------------- Regularo -------- Ekzistas la ebleco, realigi en landoj, en kiuj AIS povas lauxregulare okazigi SUSojn, kvazauxSUSecan studadsesion, kiu plenumas la kondicxojn de SUS kun la jenaj kromaj postuloj kaj kun la jenaj esceptoj kompare al art. 5 de la regularo pri instruado kaj studado kaj kompare al la tradicio de SUSoj, kaj kiu nomigxu Bakalauxriga Universitata Studadsesio (BUS). (1) Dum BUS ne nepre okazu senatkunsido, sekcikunsidoj aux kunsidoj de la Gxenerala Asembleo aux de la Subtena Sektoro. (2) BUS devas esti anoncita almenaux 6 monatojn antauxe. La anonco devas enhavi la deklaron de almenaux tri efektivaj membroj au asociitaj docentoj el almenaux du sekcioj de AIS, kiuj estu senatanoj aux vicsenatanoj aux dekanoj aux vicdekanoj aux fakarestroj aux vicfakarestroj aux eksterordaj profesoroj kaj inter kiuj trovigxas minimume unu senatano aux vicsenatano, ke ili pretas okazigi dum tiu studadsesio kurson aux prelegserion kaj/aux eniri ekzamenkomitaton. Cxeestu BUSon almenaux 6 efektivaj aux adjunktaj membroj de AIS. (3) Minimume du sekcioj de AIS okazigu po minimume unu almenaux 8-studhoran (6 plenhoran) kurson de (aux kune kun) efektiva(j) membro(j) komplete en ILo. Krome eblu akiri SUS-studunuojn per tiaj kursoj en ILo de ajna efektiva membro aux asociita docento de AIS en ajna sekcio de la scienca sektoro, tiel ke entute reale okazu minimume 4 SUSecaj kursoj. Almenaux tiuj 4 kursoj estu diskonigataj 3 monatojn antauxe. Studunuon neSUSecan oni eventuale povu ankaux akiri per kurso farita de scienca adjunkto de AIS en ILo aux de docento de AIS en alia lingvo. Studunuo akirita per SUSeca kurso dum BUS validas kiel SUS-kurso nur por la nivelo de bakalauxrigxo. (4) Okazu almenaux kvar bakalauxraj finekzamenoj de kandidatoj, kiuj almenaux 4 monatojn antauxe kandidatigxis pagante la ekzamenkotizojn kaj aligxante al la BUS. (5) Por minimume 4 de la okazontaj SUSecaj kursoj po almenaux 5 studentoj enskribigxu plej malfrue 3 monatojn antauxe por evidentigi la bezonon de la koncerna kurso, krom se la koncerna docento rezignas pri tiu kondicxo. (6) Al la kunorganizanta kleriginstitucio apartenu almenaux 10 studentoj, kiuj havas studentan legitimilon de AIS liberigantan ilin de la pago de aligxkotizo al la BUS. (7) Kotizoj por aligxo konformu al la SUS-regularo. Kotizoj por partopreno de kursoj estas fiksendaj de la organizantoj. Por la finaj ekzamenoj validas la kotizregularo de AIS.