Kial kunlabori kun AIS?


Ekzistas diversaj manieroj, kiel AIS povas utili al vi, aux kiel vi povas utili al AIS. Kial vi eble faru tion?

Kial mi studu cxe AIS?

Multaj universitatoj povas oferti pli ampleksan kursaron kaj pli agrablajn kondicxojn ol AIS. Se vi tamen favoras la Internacian Lingvon Esperanto kaj volas (almenaux parte) studi en gxi, AIS estas via instituto. Same, se vi volas manifesti la sennaciecon de viaj studoj.

Krome, AIS povas helpi al vi se vi pro lokaj aux tempaj malfacilajxoj ne povas regule viziti universitaton.

Memoru tamen, ke AIS havas samnivelajn alir- kaj ekzamenkondicxojn kiel aliaj renomaj universitatoj. Detaloj estas troveblaj en la regularo pri instruado kaj la studado kaj la ekzamenregularo.

Por science kunlabori en AIS, ne necesas la posedo de AIS-grado. Gxi tamen povas esti helpa cxe la alvoko al kelkaj funkcioj. Pri tio konsultu la regularon pri rajtoj, devoj kaj alvokoj.


Kial mi science kunlaboru en AIS?

AIS ne havas la monon por finance subteni viajn esplorlaborojn. Per sia anaro de kelkaj cent sciencistoj gxi ankaux ne povas havi fakulon por cxiu ajn speciala kampo. Sed se vi deziras progresigi la internacilingvajn fakajn literaturon kaj terminologion en via kampo, vi trovos cxe AIS tauxgan terenon.

Viaj kontribuoj (kursoj kaj prelegoj) al konferencoj de AIS povas aperi en la serio "Acta Sanmarinensia". En kelkaj okazoj ankaux alia materialo estas akceptata por tiu serio. Pri tio kontaktu vian dekanon.

Cetere, publikigante sciencan artikolon pripensu, cxu vi ne aldonu resumon en la internacia lingvo. Ne malmultaj revuoj akceptas tiajn resumojn. Se vi estas AIS-kunlaboranto, vi povas indiki AIS kiel vian institucion.


Kial mi finance subtenu AIS?

AIS ne gxuas konstantan monhelpon de iuj sxtataj instancoj, kaj la stud- kaj ekzamenkotizoj certe ne suficxas por vivteni gxin. Se vi trovas AIS subteninda kaj povas permesi tion al vi, konsideru membrecon en la Subtena Sektoro. Aux varbu aliajn subtenajn membrojn!

Se vi logxas en Germanio, viaj monaj kontribuoj al AIS Deutschland estas dekalkuleblaj de viaj impostendaj enspezoj.


Kial mi vojagxu al konferenco de AIS?

Kvankam la anoj de AIS multe kunlaboras per leteroj, telefono kaj komputilretaj mesagxoj, la sciencaj konferencoj (SUS) estas kvazaux la animo de AIS. Nur en tiaj konferencoj povas okazi finaj ekzamenoj. Kursgvidantoj tie trovas internacilingvan auxskultantaron. La organoj de AIS havas okazon kunveni kaj decidi pri la estonta agado.

SUSoj regule okazas en la Respubliko de San-Marino, sed ankaux en aliaj landoj, ekz. (parte) dum la venonta Universala Kongreso de Esperanto en Prago en Cxehxio.

Konsideru ankaux, ke SUSoj kunigas sciencistojn el diversaj mondopartoj kaj tial okazigas prelegojn, kiuj povas montri al vi novajn vidpunktojn, fakajn, kulturajn kaj gxenerale homajn.


Stato: 1995-12-02
Autoro: Reinhard Fössmeier