AIS · ISD ·

S-ro OProf.

Osvaldo SANGIORGI

dr. – dv. MdAIS

fakarvicestro

AdresoRua Mal.Hastimphilo de Moura 338
Portal do Morumbi-Ed. Manaca 7D
05640 São Paulo
Brazilo
Telefono (privata): (+55-/0-) 11-8424699
Telekopiilo privata: (+55-/0-) 11-8153083
Retpoŝto: osangior(cxe)usp.br

SANGIORGI studis matematikon, fizikon kaj edukadon, de 1947 ĝis 1954 en la Universitato de S\~{a}o Paulo-USP (BR). Magistro (Master) pri matematika lingvistiko (Kansas University, Lawrence, USA). En 1962 li fondis la Grupon pri Studo de Matematika Instruado (Grupo de Estudos do Ensino da Matemática-GEEM), S\~{a}o Paulo, kiu efektivigis esploradon pri matematika edukado en Brazilo. En 1972 li doktoriĝis (PhD) en matematika lingvistiko ĉe la Universitato de São Paulo (USP). 1978 SANGIORGI fondis la Centron de Kibernetika Pedagogio en la Escola de Comunicaç\~oes e Artes de USP. 1987 pere de konkurso li iĝis libera docento de USP. En 1990, pere de publika konkurso de pruvoj kaj titoldokumentoj, li fariĝis katedra profesoro de pedagogia kibernetiko de la Universitato de São Paulo. Nuntempe li estas profesoro de inform-teorio, pedagogia kibernetiko kaj novaj teknikoj pri komunikado kaj artoj; kunordigante la Centron de Informadiko, Komunikado kaj Artoj.

Naskiĝo: 1921-05-09 S~{a}o Paulo (BR)
Laborkampo: informaciscienco
Instruado universitatnivela: S\~{a}o Paulo-USP (BR)
Lingvo(j) denaska(j): portugala
Lingvoj parolataj: itala, franca, angla, hispana, Esperanto/ILo
Lingvoj legataj: germana
Servobonhavo: 1690 OP 006
Partoprenis en: SUS 4, 6, 8, 10

De post 1960 SANGIORGI estas aŭtoro de kolekto de didaktikaj libroj pri matematiko kaj statistiko (portugale, traduko hispanen). De 1975 ĝis 1984 li estis direktoro pri edukado de la Kultura Televido de São Paulo. Li nuntempe estas Direktoro pri Internaciaj Rilatoj de ESPERANTÚSP.


Sciencaj publikaĵoj internacilingvaj


Sciencaj publikaĵoj etnolingvaj