S-ro
dr – ISKano
| Adreso | Departemento pri la Hebrea kaj Semidaj Lingvoj Universitato Bar-Ilan Ramat-Gan 5290002 Israelo |
| Retpoŝto: | tsvi.sadan(cxe)gmail.com |
Tsvi Sadan (Tsuguya Sasaki) magistriĝis pri lingvistiko ĉe Universitato de Kioto (JP) kaj doktoriĝis pri hebrea lingvistiko ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo (IL). Li estas supera docento pri hebrea lingvistiko ĉe Universitato Bar-Ilan (IL), membro en la Komitato pri Lingvistika Terminologio ĉe la Akademio de la Hebrea Lingvo (IL), kaj membro de la Akademio de Esperanto. Li okupiĝas pri moderna hebrea lingvistiko, jida lingvistiko, Esperantologio, morfologio, leksikologio, leksikografio, onomastiko, kontaktlingvistiko, socilingvistiko kaj interkultura komunikado.
| Naskiĝo: | 1963-03-15 Yurihonjo (JP) |
| Laborkampo: | lingvistiko |
| Instruado universitatnivela: | Universitato Bar-Ilan (IL) |
| Lingvo(j) denaska(j): | japana |
| Lingvoj parolataj: | hebrea, angla, jida, Esperanto/ILo |
| Lingvoj legataj: | aramea, germana, franca, rusa |
| Servobonhavo: | 2009 IS 009 |
Membrecoj: World Union of Jewish Studies, Israeli Linguistic Society, Israeli Association for the Study of Language and Society, National Association of Professors of Hebrew, League for Yiddish, Yugntruf, Universala Esperanto-Asocio, Esperanto-Ligo en Israelo.