AIS · ISD ·

S-ro

Venkata Ranganayakulu POTTURU

asista prof. dr. – ISKano

Adreso46, J.O.Qrts. K.T.Road
Tirupati 517 501
Andhra Pradesh
Barato
Telefono (deĵora): +91 0877 2232242
Poŝtelefono: +91 0877 2001735
Retpoŝto: pvranga(cxe)rediffmail.com

Potturi akiris bakalaŭrecon pri ajurveda medicino kaj kirurgio en universitatop Nagarjuna en 1981. En 2002 li magistriĝis pri historio de medicino. De 1986 li instruas en la ajurveda medicina kolegio de la universitato de san-sciencoj, Andra-Pradeŝo (IN), unue kiel lekciisto, de 1992 kiel asista profesoro. Li publikigis multajn artikolojn pri ajurvedo en internaciaj kongresoj kaj finpretigis libron pri ajurvedo en Esperanto, kio aperos en 2005.

Naskiĝo: 1958-07-08 Tadipatri, Andhra Pradesh (IN)
Laborkampo: homa fiziologio, ajurvedo, historio de medicino
Instruado universitatnivela: Andhra Pradesh (IN)
Lingvo(j) denaska(j): te
Lingvoj parolataj: Esperanto/ILo, angla, hindia
Lingvoj legataj: sanskrita
Servobonhavo: 2004 IS 057

Potturu post sia bakalaŭriĝo vojaĝis tra Eŭropo, laboris kiel volontulo en la CO de UEA kaj en multaj landoj prelegis pri Esperanto kaj ajurvedo. Li estas edzo kaj havas du gefilojn, kiuj studas biologion. Li ŝatas interalie montgrimpadon, vojaĝadon, legadon kaj verkadon.