AIS · ISD ·

S-ro

Jurij Bakratoviĉ BORJAN

dr. habil. – dv. ISKano SMdAIS

Adresoul. B. Dorogomilovskaja, 4 - 98

121059 Moskvo
Rusio
Telefono (privata): +7-095-2430461

Borjan magistriĝis en la Moskva Inĝenier-Fizika Instituto en 1949, doktoriĝis pri ekonomiko en 1964, habilitiĝis en 1996 pri ekonomiko kaj de 1997 estas profesoro. Li verkis multajn sciencajn artikolojn kaj inventaĵojn kaj du monografiojn.

Naskiĝo: 1925-09-13 Moskvo (RU)
Lingvo(j) denaska(j): rusa
Lingvoj legataj: Esperanto/ILo, angla, germana
Servobonhavo: 2002 IS 006

Borjan estas profesoro en la Akademio pri Mastrumado de la Rusa Federacio. Li lekcias ankaŭ en la Instituto pri Entreprenado kaj Politiko kaj en la Akademio pri Ekonomiko kaj Juro. Li estas ano de la Internacia Ekonomika Komunumo.