AIS · ISD ·

S-ro ASci. Mag. sc. hum.

GONĈAROVA Irina Germanovna

mag. – AdAIS

Adresostr. Molodjoĵnaja, 38-10
u Odincovo-2
143000 Moskvo
Rusio
Telefono (privata): +7-095-5930575
Telefono (deĵora): +7-095-2755570
Retpoŝto: irina(cxe)miha.mail.sitek.net

En 1974 finis la Moskvan Ŝtatan Pedagogion Instituton pri la fako "Rusaj lingvo kaj literaturo". Du jarojn laboris en scienc-esplora insittuto pri la Rusa lingvo en la fako dialektologio, poste dum ĉ. 10 jaroj estis redaktoro de priteknikaj tekstoj en eldonejo de la Tutsovetia Instituto pri Scienc-Teknika Informado. Paralele seninterrompe okupiĝis pri diversnivela instruado de Esperanto kaj pri aliaj E-aktivadoj. Inter 1988–91 laboris en la Esperanta instrua kooperativo "Kopso". Dum 1991–94 estis administra direktoro de la Asocio subtena de AIS (AsAIS). Ekde 1994 laboras kiel instruisto de ILo en la Moskva Ŝtata Industria Universitato (MŜIU/MGIU) kaj la Moskva teknologia universitato "Stankin".

Naskiĝo: 1951-11-10 Petrozavodsk (Sovetio)
Laborkampo: instruado de Esperanto
Lingvo(j) denaska(j): rusa
Lingvoj parolataj: Esperanto/ILo, angla
Servobonhavo: 1999 AS 014

Gonĉarova estas membro de ILEI, UEA, kaj REU. Ŝi hobie interesiĝas pri psikologio kaj junulara E-movado.


Sciencaj publikaĵoj etnolingvaj