AIS · ISD ·

S-ro AProf.

Hans EICHHORN

dr. med. habil. – dv. AMdAIS dv. SMdAIS

fakarvicestro

AdresoKiefernweg 17

14806 Belzig
Germanio
Telefono (deĵora): (+49-/0-) 33841-30172
Telekopiilo deĵora: (+49-/0-) 33841-30173
Retpoŝto: Dr. Hans.Eichhorn(cxe)t-online.de

EICHHORN studis 1962-1967 medicinon en Sofio (BG), Berlin (DDR / D) kaj Dresden (DDR / D). Dum 1967-1972 li iĝis specialisto por neŭrologio / psikiatrio ĉe Prof. MÜLLER-HEGEMANN en Berlin. Li doktoriĝis en 1971 en Dresden (DDR / D). Gvidajn postenojn en la kliniko por nervaj malsanoj de Humboldt-Universitato Berlin (Charité) li havis dum 1972-1974. En 1974-1980 li konstruis kaj gvidis la klinikon por psikosomata kaj psikoterapia medicino en Berlin-Buch. En 1981-1988 li estis direktoro de Distrikta Fakkliniko por Neŭrologio / Psikiatrio. En 1988/1989 li estis gastdocento ĉe GHK Kassel (D). En 1989 li habilitiĝis en Jena (D). Ekde 1991 li laboras en privata praktikejo.

Naskiĝo: 1942-08-29 Pirna (D)
Laborkampo: psikoterapio, psikiatrio, sociologio
Lingvo(j) denaska(j): germana
Lingvoj parolataj: Esperanto/ILo, bulgara, angla
Lingvoj legataj: rusa
Servobonhavo: 1700 AP 003
Partoprenis en: SUS 10, 11

Membro de diversaj estraroj de sciencaj unuiĝoj, ekz. Centra Fakkomisiono por Psikoterapio ĉe la Akademio por kuracista edukado. Organizanto kaj gvidanto de kursoj por kuracista edukado kaj specialiĝo. Preleganto kaj aŭtoro en radio, televido kaj gazetoj; instrurajto de Akademio por Kuracista Edukado, preleginto en IKU 1983 kaj 1987. 1969-1974 vicprezidanto de TEJO; fondinto de junulara movado en GDR.


Sciencaj publikaĵoj etnolingvaj