AIS · ISD ·

S-ro ADoc. Dr. sc. nat.

Lev Vladimiroviĉ MEDVEDEV

dv. ITKano AdAIS

Adresopr. Mira 196-44

RUS-129128 Moskvo
Rusio
Telefono (deĵora): (+7-/8-) 095-1870222

En 1970 fino de la biologi-grundologia fakultato de Moskva Ŝtata Universitato (MŜU) kun diplomo de grundologo kaj specialiĝo en grundo-geografio kaj biogeokemio. En 1973 – 1976 MEDVEDEV estis aspiranto de la grundologia fakultato (MŜU). En 1984 li doktoriĝis en Dnepropetrovska Universitato en kampo de arbara ekologio kun diplomo "kandidat biologiĉeskiĥ nauk"; en 1990 adapte adoptis la disertacion por Dr. sc. nat. de AIS (dum SUS 8). Intertempe oficis en MŜU, Georafia kaj Akvoproblema Instituto de la Scienca Akademio de SU, Instituto de Terrezervoj de SU, ASU "Moskva" en rolo de scienca kunlaboranto. Ekde 1990 iĝis direktoro de Centro "Esperanto – Kulturo – Ekologio" kun ofica tasko organizado de la rusaj AIS-sesioj kaj UNESKO-agado kun apliko de ILo. MEDVEDEV prelegis studkursojn pri ekologio en SUS 7 kaj SUS 10.

Naskiĝo: 1948-01-01 Jutaza, Tatario (SU / RUS)
Laborkampo: ekologio, biogeokemio
Lingvo(j) denaska(j): rusa
Lingvoj parolataj: Esperanto/ILo, angla
Lingvoj legataj: germana, pola
Servobonhavo: 1690 AD 002
Partoprenis en: SUS 7 – 10, 12, 14

Ekde 1985 estrarano de Geografia Societo de SU. Esperantisto ekde 1966. En 1967-1970 prezidanto de E-Societo de MŜU, en 1981-1990 li gvidis Moskvan Sciencan E-Klubon. Ekde 1987 li gvidis Ekologian Komision de ASE / SEU. Esperanto estas la familia lingvo.


Sciencaj publikaĵoj internacilingvaj


Sciencaj publikaĵoj etnolingvaj