AIS · ISD ·

S-ro OProf.

Hans Michael MAITZEN

dr. univ. doc. – MdAIS SMdAIS

prezidanto

AdresoInstituto por Astronomio
Türkenschanzstr. 17
1180 Wien
Aŭstrio
Telefono (privata): (+43-/0-) 1-8895671
Telefono (deĵora): +43-1-4277-51860
Telekopiilo deĵora: +43-1-4277-9518
Retpoŝto: maitzen(cxe)astro.univie.ac.at
Retpaĝo: http://www.univie.ac.at/dasa/members/maitzen.html

Post elementa lernejo (1949-1953) kaj klasika gimnazio (1953-1961) en Graz (A) MAITZEN ekstudis astronomion, matematikon kaj fizikon en la Universitato de Graz (1961-1967). Li finis la studadon per doktoriĝo en astronomia fako 1967-07-14. Jam dum la studado (1964-1967) li estis scienca asistanto en la Instituto por Astronomio ĉe Universitato de Graz. Post tio li estis ĉe la Instituto pri Astronomio de Universitato de Bochum (D) scienca asistanto de 1969 ĝis 1976. 1976-1985 li estis scienca asistanto en Instituto pri Astronomio ĉe la Universitato de Wien (A). En marto 1980 MAITZEN tie habilitiĝis pri astronomio. Ekde 1985 li estas scienca supera konsilisto en tiu instituto. Ekde 1998 li tie estas eksterordinara profesoro pri astronomio.

Naskiĝo: 1943-03-28 Graz (A)
Laborkampo: astronomio
Instruado universitatnivela: Wien (A)
Lingvo(j) denaska(j): germana
Lingvoj parolataj: Esperanto/ILo, angla, hispana, franca
Lingvoj legataj: rusa, kroata, itala, portugala, latina, malnovgreka, nederlanda, slovena
Servobonhavo: 1688 OP 006
Partoprenis en: SUS 1, 3, 4, 6, 7, 10, 11, 13, 15, 18

Aŭtoro kaj kunaŭtoro de 204 sciencaj publicaĵoj. Ekde 1986 reprezentanto kaj komisionano de la aŭstra astronomio por la membriĝo de Aŭstrio en la eŭropa sciencorganizo ESO (Eŭropa Suda Observatorio), kiu estis atingita en 2008. Iniciatinto kaj kunorganizinto de "Internacia Scienca Simpozio Esperanto 100j". okazinta 1987-10-28/30 en la Universitato de Wien. Familia stato: edzo, 4 infanoj.


Sciencaj publikaĵoj internacilingvaj


Sciencaj publikaĵoj etnolingvaj