AIS · ISD ·

S-ro OProf.

Fabrizio Angelo PENNACCHIETTI

dr. – dv. MdAIS

prezidanto

AdresoVia degli artisti, 15

10124 Torino
Italio
Telefono (deĵora): +39-011-6703853
Telekopiilo deĵora: +39-0-11-8171053
Retpoŝto: fabrizio.a.pennacchietti(cxe)gmail.com
Retpaĝo: http://hal9000.cisi.unito.it/wf/DIPARTIMEN/Orientalis/Staff/Fabrizio-P/

PENNACCHIETTI studis ĉe la Beletra Fakultato en Torino (I) kaj "Scuola Orientale" de la univ. de Romo (I). Tie li doktoriĝis 1963 per disertacio pri semida lingvistiko. Li plustudis semidistikon ĉe la univ. de München (D). En novembro 1969 li ricevis instru-oficon pri Semida Filologio ĉe la univ. de Torino kaj de Venecio (I). De 1969 ĝis 1974 li deĵoris kiel ĝenerala sekretario de la Iraka-Itala Instituto pri Arkeologio en Bagdado (IRQ). En januaro 1976 li estis nomumita eksterorda profesoro pri hebreaj lingvo kaj literaturo ĉe la univ. de Venecio. En novembro 1979 li estis vokita kiel orda profesoro pri semida filologio ĉe la univ. de Torino. Li estis ĉefredaktoro de la scienca revuo "Oriens Antiquus" (Romo) de 1977 al 1981. Li estas prezidanto de la instrufako pri orientaj lingvoj kaj literaturoj ĉe la Beletra kaj Filozofia Fakultato kaj membro de la komisiono por la projekto "Erasmus" de la sama fakultato. Li estas membro de "Istituto per l'Oriente" (Romo), de la "Società Italiana di Glottologia". De 2008 li estas prezidanto de AIS.

Naskiĝo: 1938-12-14 Torino (I)
Laborkampo: semida filologio
Instruado universitatnivela: Torino (I)
Lingvo(j) denaska(j): itala
Lingvoj parolataj: Esperanto/ILo, franca, angla, germana
Lingvoj legataj: sveda, araba, hebrea
Servobonhavo: 1685 OP 002
Partoprenis en: SUS 1 – 7, 10 – 13, 15

Li estis membro de la Akademio de Esperanto kaj estas membro de la Internacia Akademio Scienca "Comenius" kaj de AIS. … PENNACCHIETTI naskiĝis kiel unua de kvar gefiloj de Mario, nervokuracisto, kaj Francesca TRASCIATTI. En 1968 li edziĝis kun la sveda civitanino Barbro S. NILSSON, de kiu li ricevis du gefilojn: Selma (1971) kaj Luca (1972).


Sciencaj publikaĵoj internacilingvaj


Sciencaj publikaĵoj etnolingvaj