AIS · ISD ·

S-ro OProf.

Ralph A. LEWIN

dr. – MdAIS

forpasis?

LEWIN studis en Cambridge (GB) de 1939-1947. Li tie akiris la sciencajn gradojn "B.A.", 1942, kaj "M.A.", 1946. De 1947 ĝis 1951 li studis ĉe Universitato Yale en New Haven botanikon kaj finis per "M.S.", 1949 kaj "Ph.D.", 1950. En 1971 li ankaŭ doktoriĝis kiel "Sc.D." ĉe la universitato de Cambridge. De 1950 ĝis 1952 li estis docento ĉe la Botanika Departemento de Universitato Yale. De 1953 ĝis 1955 li estis docento ĉe la Biologia Departemento de la universitato de Dalhousie. De 1956 ĝis 1959 li esploris ĉe marbiologia laboratorio en Woods Hole. En februaro 1960 li estis vokita al la instituto pri oceanologio ĉe la Universitato de Kalifornio (San Diego, USA). Ekde julio 1967 li estis tie profesoro. Lewin estis dumviva membro de AIS.

Naskiĝo: 1921-04-30 London (GB)
Laborkampo: eksperimenta algologio kaj mara mikrobiologio
Instruado universitatnivela: California (USA)
Lingvo(j) denaska(j): angla
Lingvoj parolataj: Esperanto/ILo, franca
Lingvoj legataj: itala, hispana, germana
Servobonhavo: 1685 OP 019
Partoprenis en: SUS 6

LEWIN estis membro de diversaj biosciencaj socioj: Phycological Society of America, Phycol. Society of Britain, Society for Experimental Biology, Marine Biological Laboratory, International Phycological Society, Marine Biol. Assoc. of United Kingdom, Zoological Society of San Diego, Western Society of Naturalists. 1958 li ricevis la "Darbaker"-Premion de la Botanika Asocio de Ameriko.


Sciencaj publikaĵoj internacilingvaj


Sciencaj publikaĵoj etnolingvaj