AIS · ISD ·

S-ro OProf.

Olav REIERSØL

dr. – MdAIS

fakarvicestro

forpasis2001-02-14, 3135 Torød
Telefono (privata): (+47-/0-) 33-84531

REIERSØL pasis abiturientan ekzamenon en 1928. En 1933 li atingis bakalaŭran gradon en matematiko, fiziko, kemio kaj botaniko. Li fariĝis magistro pri matematiko en 1935. 1936-1938 li estis scienca asistanto de R. FRISCH, profesoro pri ekonomio en Oslo. Tie li estis universitata instruisto pri stokastiko 1938-1946. 1943-1945 li estis rifuĝinto en Stokholmo (S). Tie li atingis magistran gradon pri stokastiko kaj asekura matematiko en 1944, kaj doktoran gradon pri stokastiko en 1945. 1946-1948 li studis en usonaj universitatoj per stipendio de "ROCKEFELLER Foundation". Li estis vizitanta asista profesoro pri matematiko en Purdue University (IN, USA) 1948-1949. Li estis profesoro pri matematiko en Oslo (N) 1950-1961, profesoro pri stokastiko en la sama loko 1961-1975. Li estis vizitanta profesoro pri stokastiko en Cornell University (New York State / USA) 1964-1965. Ekde 1975 li estis emerita profesoro. Li mortis la 14an de februaro 2001 en Torød. Detala nekrologo troviĝas en esperanto 1135 (4/2001).

Naskiĝo: 1908-06-28 Kro{}dsherad (N)
Laborkampo: matematiko kaj statistiko
Instruado universitatnivela: Oslo (N)
Lingvo(j) denaska(j): norvega (bokmal)
Lingvoj parolataj: Esperanto/ILo, angla, dana, sveda
Lingvoj legataj: franca, germana
Servobonhavo: 1685 OP 015


Sciencaj publikaĵoj internacilingvaj


Sciencaj publikaĵoj etnolingvaj