emblemo de AIS

Adjektivaj sufiksoj

La Germana lingvo posedas plurajn sufiksojn por formi adjektivojn. La signifoj ne estas tiom klaraj kaj unuecaj kiom en la Internacia Lingvo, tamen ekzistas kelkaj bazaj reguloj.

La sufiksoj "-ig", "-lich", "-isch"

La sufiksoj "-ig", "-lich", "-isch" ofte simple adjektivigas alikategorian radikon. Foje okazas la kombino "-iglich".

Ĉe la derivado per tiuj sufiksoj ofte okazas umlaŭtigo de radika vokalo:

Gunst günstig
Angst ängstlich
murren mürrisch

La sufikso "-bar"

La signifo de "-bar" ofte, sed ne ĉiam estas simila al tiu de "-ebla". En tiu senco la sufikso estas ankoraŭ certagrade vivanta. Aliflanke la signifo "-ebla" estas ofte esprimata per aliaj sufiksoj, ekz. "-lich".

dehnbar streŝebla
(un)denkbar (ne)pensebla
essbar manĝebla
erneuerbar renovigebla, renoviĝema (pp. naturaj resursoj)
fassbar komprenebla
gangbar irebla
handhabbar (facile) manipulebla
machbar farebla
tragbar eltenebla, akceptebla
trinkbar trinkebla
verfügbar havebla
unsagbar nedirebla, nepriparolebla
unsinkbar nesinkigebla
achtbar respektinda
dankbar dank(em)a
mannbar seksmatura (pp. virino)
schauderbar horora
sonderbar stranga
wunderbar mirinda, mirakla
zahlbar pagenda

La sufikso "-haft"

La sufikso "-haft" normale simple adjektivigas substantivan radikon.

de eo
geckenhaft danda
krampfhaft spasma
krankhaft malsaneca
mannhaft vireca, kuraĝa
naschhaft frandema
plauderhaft babilema, nediskreta
schauderhaft horora, aĉa
wahnhaft freneza
wahrhaft ver(em)a
zankhaft disputema

La sufikso "-sam"

La signifo de "-sam" ofte, sed ne ĉiam estas simila al tiu de "-ema".

de eo
duldsam pacienca, tolerema, eltenema
empfindsam sentema, delikatsenta
gehorsam obeema, obeanta
genügsam modesta, nepostulema
schweigsam silentema
sparsam ŝparema
strebsam strebema. ambicia
de eo
genugsam (adv.) (pli ol) sufiĉe
geruhsam trankvila
gewaltsam perforta
kleidsam bonvesta
langsam malrapida
ratsam konsilinda
seltsam stranga
sittsam bonmora
wundersam miriga

La (pseŭdo)sufikso "-los"

"-los" ofte estas konsiderata ne vera sufikso, eble ĉar ĝi estas plene produktiva kaj preskaŭ libere kombinebla kun aliaj vortoj. Ĝia signifo estas "sen-".

La signifo "sen-" ne ĉiam estas esprimebla per "-los"; ofte oni uzas "-frei". Atentu, ke ekzistas substantivo "Los", kiu signifas "sorto, destino", sed ankaŭ "lotumilo".

Pro la produktiveco ne eblas vera superrigardo pri la uzataj kombinoj.

de eo
achtlos senzorga
arbeitslos senlabora, senpostena
arglos sensuspekta
atemlos anhelanta; sen-spira
bartlos senbarba
ehelos senedzeca
ehrlos senhonora, malhonorinda
fassungslos konsternita, sen sinrego
freudlos senĝoja
führerlos senstirula
führungslos sengvida
gedankenlos senpensa
grundlos senbaza, senkaŭza
haltlos senbaza; senapoga, malstabila
herrenlos senmastra, senposedantula
hoffnungslos senesper(ig)a
kampflos senbatala
kinderlos senfila
kopflos senpensa
kunstlos senarta, senornama
lautlos senbrua
lustlos senentuziasma
neidlos senenvia
obdachlos senhejma
rastlos senripoza
restlos senrestaĵa, kompleta
rettungslos sensava, nesavebla
schaffnerlos senkonduktora
schamlos senhonta
schonungslos senkompata, malmilda
schuldlos senkulpa
steuerlos sengvida, nestirata
tadellos senriproĉa, neriproĉebla
taktlos sentakta
tonlos sentona, sensona
torlos sengola
treulos malfidela, perfida
uferlos senborda, senlima
verantwortungslos senrespondeca
wehrlos sendefenda
widerstandslos senrezista
wirkungslos senefika
wortlos senparola
wunschlos sendezira, senmanka
zahnlos sendenta
zeitlos sentempa, nepereema
zwanglos sendeva, senĝena