AIS ·
aranĝoj ·
SUS ·
SUS 35
SUS 35 de AIS San-Marino, aŭgusto 2018
Stato: 2018-07-16
SUS 35, la 35-a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS San-Marino,
okazas
- de la 18-a al la 25-a de aŭgusto 2018 en San-Marino, la naskiĝlando de AIS. •
SUS 35 okazas kadre de la 85-a Itala Kongreso de Esperanto.
Kongresejo estas la san-marina kongrescentro, nomata ankaŭ Kursaal,
en la strato Viale J.F. Kennedy, 17, 47890 San Marino.
La SUS-programeroj okazas en la salono Michelotti:
- Dimanĉo, 2018-08-19, 15h00: Inaŭguro de SUS 35, kursleciono
- Lundo, 2018-08-20, 9h00 – 12h30: SUS-programo
- Mardo, 2018-08-21, 9h00 – 12h30: SUS-programo
- Ĵaŭdo, 2018-08-23, 9h00 – 12h30: SUS-programo
- Vendredo, 2018-08-24, 9h00 – 12h30: SUS-programo
Escepto estas la prelego de Lj. Preradović, kiu okazas en salono Ciccanti (v. malsupre).
SUS- aŭ krom-SUS-kursojn ofertas:
- Humphrey Tonkin:
Shakespeare sojle de nova jarcento: Hamleto kaj poste
-
La kvar grandaj tragedioj de Ŝekspiro – Hamleto, Otelo, Reĝo Lear kaj Makbeto –
aperis sur la scenejo en la fruaj jaroj de la 17-a jarcento,
periodo de ekstrema perturbiĝo politika, religia kaj filozofia.
En tiu senco, ili funkcias kiel speguloj de sia rimarkinda epoko.
Hamleto la nova homo, Otelo la eksterulo, Lear la tradiciema, Makbeto la ambicia –
iliaj dramoj entenas profundajn lecionojn ankaŭ por niaj propraj tempoj.
En tiu ĉi serio de kvar prelegoj, Humphrey Tonkin celos loki la heroojn de la kvar tragedioj
en la kuntekston de la angla kaj eŭropa kulturo de tiu eksterordinara erao kaj
rilatigi ilin al nia nuntempo.
-
Humphrey Tonkin estas eksa prezidanto de la Universitato de Hartford (Usono),
doktoriĝis pri la literaturo de la deksesa kaj deksepa jarcentoj
kaj instruis pri tiu literaturo tra sia tuta kariero,
unue ĉe la Universitato de Pensilvanio kaj poste ĉe du aliaj usonaj universitatoj.
Dum tiuj jaroj li ankaŭ gastesploris ĉe la Universitatoj de Oksfordo, Kembriĝo kaj Yale,
kaj gastprofesoris ĉe la Universitato Columbia.
Inter liaj abundaj verkoj estas du libroj pri la poezio de la deksesa jarcento.
- Amri Wandel: Astrobiologio: la eblecoj por vivo ekster-tera
-
Komence de Junio 2018 NASA anoncis la trovon de organika materio sur Marso.
En aprilo samjare estis lanĉita la spacteleskopo TESS, sekvanto de la teleskopo Kepler, kiu trovis milojn da planedoj en foraj sunsistemoj.
TESS estas antaŭvidita trovi dekojn da miloj da planedoj, multaj el ili similaj al Tero.
Ambaŭ eventoj apartenas al la juna scienco de Astrobiologio.
La kurso trarigardos nian plej lastan konon pri la potencialo por ekzisto de vivo sur aliaj planedoj, ĉu en nia propra sunsistemo, ĉu en aliaj foraj sunsistemoj, kaj prezentos la planojn por trovi signojn de tia vivo en la proksima estonteco.
-
Amri Wandel estas profesoro pri astrofiziko en la Hebrea Universitato de Jerusalemo.
Internacie konata esploristo pri nigraj truoj kaj astrobiologio.
Prezidanto de la Israela asocio pri astrobiologio (ILASOL).
Membro de la Internacia Astronomia Asocio (IAU).
Populara preleganto kaj lekciisto pri astrofiziko kaj astrobiologio, kiujn li instruis en la universitato de Jerusalemo kaj UCLA al pli ol 3000 studentoj.
En Esperantujo li estas prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj Sanmarino (AIS) kaj de E-Ligo en Israelo.
Iama prezidanto de TEJO kaj plurfoje estrarano de UEA. Verkinto de pluraj libroj, inter ili „La Kosmo kaj Ni“.
- Davide Astori: Ĝenerala lingvistiko
- Eva Bojaĝieva: Bioenergetiko de la homa organismo
Prelego:
- Ljubiša Preradović: Religiaj objektoj de naciaj minoritatoj en Bosnio kaj Hercegovino.
(ĵaŭde, 2018-08-23, 15h00 – 16h00, salono Ciccanti)
Pliaj informoj: