AIS · aranĝoj · SUS · SUS 34


SUS 34 de AIS San-Marino, septembro 2017

Stato: 2017-09-10


Lastmomentaj programŝanĝoj


Laŭ decido de la senato, SUS 34, la 34-a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS San-Marino, okazos en la unua duono de septembro 2017 en la pola ĉefurbo Varsovio (Warszawa). SUS 34 daŭros unu semajnon kaj okazos

Same kiel SUS 33, SUS 34 okazas laŭ invito de la administracia altlernejo Warszawska Szkoła Zarządzania – Szkoła Wyższa (WSZ-SW) en ties ejoj. Ili situas ĉ. 2 km okcidente de la urbocentro.

Proponoj prelegi pri scienca temo estas bonvenaj ankaŭ surloke, sed ricevos nur tempon de 20 minutoj. La profesoroj Maitzen kaj Wandel gvidos kurson pri astronomio kaj astrobiologio, do pri vivo en la kosmo ekster la Tero. Profesoro Christer Kiselman proponos kurson pri la temo „digita geometrio, matematika morfologio kaj diskreta optimumado“. Detaloj estas en la program-kajero (stato: 2017-09-06).

AIS petas aliĝi per mesaĝo al la adreso informado.eo(ĉe)gmail.com, sed bonvenigas ankaŭ spontaneajn partoprenantojn. Kiel kontribuon al la organizaj kostoj AIS petas SUS-anojn pri pago de € 19,50 (= 0,3 Aku, akademiaj kotiz-unuoj). AIS-studentoj kun valida studenta numero ne pagas kotizon. Pri loĝado, asekurado ktp. bonvolu zorgi mem.

Komence de SUS 34 okazos interkona vespero, dimanĉe la 10-an de septembro je la 17:30 horo, en la klubejo Obroty rzeczy, kie eblos ankaŭ manĝi.

Partoprenintoj de la aranĝo Esperanto sur la strando en Sopot povas ĉeesti SUS-prelegojn dum unu aŭ du tagoj sen pagi kotizon. Varsovio estas atingebla de Sopot en tri-ĝis-kvar-hora trajnveturado.

Programŝanĝo: Laŭ peto de la gastiganta instituto la programo ĉiutage komenciĝas nur je la 10-a horo. Ĵaŭde posttagmeze estos eblo ekskursi tra Varsovio kun gvidado de loka esperanto-parolanto. Por la ekskurso necesos taga bileto de la varsovia publika trafiko (15 zlotoj).

Pliaj informoj: